Informoj
Fokusaj temoj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

Kontraŭ-Secesia Leĝo (plena teksto)

 

Aprobita en la Tria Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso, la 14-an de marto, 2005

1. La leĝo estas ellaborita surbaze de la konstitucio, por oponi kaj bremsi ŝtatosplitadon de la secesia forto de “sendependiĝo de Taiwan”, akceli pacan reunuiĝon de la ŝtato, protekti la pacon kaj stabilecon de la regiono de Taiwan-markolo, defendi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon, kaj defendi la bazajn interesojn de la ĉina nacio.

2. En la mondo estas nur unu Ĉinio, kaj la ĉeftero kaj Taiwan apartenas al la sama Ĉinio, la ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco de Ĉinio estas neatenceblaj. Defendi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon estas la komuna devo de la tuta popolo de Ĉinio, inkluzive de la samlandanoj en Taiwan.

Taiwan estas parto de Ĉinio. La ŝtato absolute malpermesas al la secesia forto de “sendependiĝo de Taiwan” apartigi Taiwan disde Ĉinio en ajna nomo kaj per ajna rimedo.

3. Taiwan-problemo estas postlasita de enlanda milito de Ĉinio fine de la 40-aj jaroj en la 20-a jarcento.

Solvi Taiwan-problemon kaj realigi reunuiĝon de la ŝtato estas interna afero de Ĉinio, kaj neintervenebla de ajna fremdlanda forto.

4. Plenumi la grandan aferon de reunuiĝo de la patrolando estas sankta devo de la tuta popolo de Ĉinio, inkluzive de la samlandanoj en Taiwan.

5. Persisti en la principo de unu Ĉinio estas bazo por efektivigi pacan reunuiĝon de la ŝtato.

Efektivigo de reunuiĝo de la patrolando per paca rimedo plej konformas al la bazaj interesoj de la samlandanoj de ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo. La ŝtato efektivigos la pacan reunuiĝon per plej granda sincereco kaj maksimuma klopodado.

Post la paca reunuiĝo, Taiwan povos praktiki sistemon malsaman ol tiu de la ĉeftero kaj ĝuos altan aŭtonomecon.

6. Por teni la pacon kaj stabilecon de la regiono de Taiwan-markolo kaj evoluigi la interrilatojn de ambaŭ bordoj, la ŝtato alprenos jenajn rimedojn:

(1) Kuraĝigi kaj antaŭenpuŝi intervizitojn de personoj de ambaŭ bordoj por profundigi interkomprenon kaj reciprokan fidon;

(2) Kuraĝigi kaj antaŭenpuŝi ekonomiajn interŝanĝon kaj kunlaboron, efektivigi rektajn poŝton, navigacion kaj komercon, intimigi ekonomiajn interrilatojn de ambaŭ bordoj por reciproka utilo;

(3) Kuraĝigi kaj antaŭenpuŝi interfluojn rilate edukadon, sciencojn, teknologiojn, kulturon, higienon kaj sporton, por kune disvolvi la elstaran tradicion de la ĉina kulturo;

(4) Kuraĝigi kaj antaŭenpuŝi kunan baton al krimoj de ambaŭ bordoj;

(5) Kuraĝigi kaj antaŭenpuŝi aktivadojn utilajn por defendi la pacon kaj stabilecon de la regiono de Taiwan-markolo kaj disvolvi interrilatojn de ambaŭ bordoj.

La ŝtato laŭleĝe protektas la rajtojn kaj interesojn de la samlandanoj de Taiwan.

7. La ŝtato proponas efektivigi la pacan reunuiĝon pere de egalrajta interkonsiliĝo kaj intertraktado de ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo. La interkonsiliĝo kaj intertraktado povas esti farataj laŭpaŝe en stadioj, kaj la metodoj povas esti diversaj kaj flekseblaj.

Ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo povas interkonsiliĝi kaj intertrakti pri jenaj aferoj:

(1) Oficiala fino de la malamika sinteno de ambaŭ bordoj;

(2) Plano por disvolvo de interrilatoj de ambaŭ bordoj;

(3) Paŝoj kaj dispozicioj de la paca reunuiĝo;

(4) Politika pozicio de la instanco de Taiwan;

(5) Agadkampo de Taiwan-regiono konforma al ĝia pozicio en la mondo;

(6) Ĉiuj aliaj problemoj koncernaj al efektivigo de la paca reunuiĝo.

8. La ŝtato alprenos nepacan metodon kaj aliajn necesajn rimedojn por defendi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon, se la secesia forto de “sendependiĝo de Taiwan” kaŭzos la fakton de apartigo de Taiwan disde Ĉinio en ajna nomo kaj per ajna rimedo, aŭ okazos granda evento, kiu kaŭzos apartigon de Taiwan disde Ĉinio, aŭ komplete perdiĝos la ebleco de la paca reunuiĝo.

Nepaca metodo kaj aliaj necesaj rimedoj alprenotaj laŭ la antaŭa artikolo estos deciditaj kaj efektivigataj de la Ŝtata Konsilantaro kaj la Centra Milita Komisiono, kaj tuj raportataj al la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso.

9. En dispozicio kaj efektivigo de nepaca metodo kaj aliaj necesaj rimedoj alprenotaj laŭ ĉi leĝo, la ŝtato laŭeble protektos la sekurecon de la vivo kaj proprietaĵoj, ceterajn leĝajn rajtojn kaj interesojn de ordinaraj Taiwan-anoj kaj fremdlandanoj en Taiwan, kaj malmultigos ilian damaĝon; kaj samtempe la ŝtato laŭleĝe protektos la rajtojn kaj interesojn de Taiwan-aj samlandanoj en aliaj regionoj de Ĉinio.

10. Ĉi leĝo ekvalidas en la tago de la publikiĝo.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio