Informoj
Fokusaj temoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

Reago de legantoj (II)
Reago de legantoj

Maritza Gutierrez Gonzales (Kubo):

Estimataj,

Dankon pro via mesaĝo kaj salutvortoj! Pro laboro mi ne povis tiom rapide reagi, sed mi volas sciigi al vi, ke estas interese por mi koni pri via lando kaj aparte pri la unua temo. Mi dankas vian atenton kaj deziras al vi sukcesojn!

José Antonio Vergara (Ĉilio):

Karaj membroj de la redaktejo de EPĈ,

 Mi opinias la 6 temojn tre gravaj. Sincere mi ne sufiĉe komprenis pri kio ili temas leginte nur la titolojn en via unua retmesaĝo, sed poste mi esploris la retejon mem kaj trovis tie plian klarigon pri kio fakte temas. Mi interesiĝas i.a pri la temo "Raciigo de socia divido", ĉar tio estas vera problemo en ĉiuj socioj, kie la blinda kaj kruela merkato regas la tutan socian vivon, kondamnante kelkiujn al malriĉeco profite al la riĉuloj.

 Mi ankaŭ interesiĝas pri la atento, kiun la disvolvoplanoj de tiu giganta ekonomio donos al la enlanda kaj eksterlanda ekologio, ĉar ie mi legis, ke kelkaj ĉinaj entreprenoj partoprenas la rapidan forhakadon de aziaj grandaj arbaroj.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio