Informoj
Fokusaj temoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

Reago de legantoj (III)
Reago de legantoj

Johano-Karolo Rinaldo (Italio):

Karaj gesamideanoj de EPĈ,

La cititaj temoj estas kompreneble gravaj por ĉinoj mem... tamen por la cetera mondo (kaj kune la mondaj geesperantistoj) pli gravas la ekstera politiko de Ĉinio, nome:

-- ĉu ĝi daŭros konduti neŭtrale (kaj iom hipokrite) en Unuiĝintaj Nacioj kaj en la nunaj mondaj konfliktoj (en Irako, Irano, Sirio ktp) cedante al la usona ekspansiismo per kompromisoj, celante ekonomiajn atingojn kaj bonajn rilatojn kun la hegemoniantaj landoj kiel Usono, Anglio, Aŭstralio, Japanio;

-- ĉu ĝi aliancos kune kun EU (Eŭropa Unio) kaj Rusio por reteni la usonan ekspansiismon;

-- ĉu ĝi eĉ subtenos solidaran kaj justan tutmondiĝon kune kun la novaj emerĝaj landoj (Hindio, Brazilo ktp).

La ceteran mondon krome preokupas via ekonomia politiko, nome la impeta kresko de via ekonomio danke ankaŭ al la subtaksita kurzo de la ĉina valuto, fakto kiu krizigas multajn malfortajn landajn ekonomiojn.

Mi loĝas najbare de Venecio (IT), la fama turisma urbo, kie situas la plej multenombra itala universitato pri eksterlandaj lingvoj. En tiu universitato nuntempe la plej frekventataj kursoj pri eksterlanda lingvo estas tiuj de la ĉina lingvo... eĉ pli ol tiuj de la angla lingvo. Tion mi diras por atentigi pri la fakto, ke la publika opinio sekvas tre atenteme (espereme inter la progresemaj kaj maldekstraj politikoj, kaj kun preokupo inter la dekstraj kaj konservativaj) la evoluon de Ĉinio.

Pri EU oni ja devas konsideri:

-- ke EU estas kiel ĵus naskita bebo kun multaj necertecoj kaj tute malforta. EU ja (pro sia ankoraŭ ne funkciantaj uniaj organizoj) havas nuntempe malfacilaĵojn en sia kresko kaj ankoraŭ ne povas elfari efikan kaj klaran eksteran kaj ekonomian politikon. Kaj tiu malforteco de EU daŭros almenaŭ aliajn 50 jarojn. Ja espero mia (kaj eble de maldekstruloj kaj progresemuloj) estas, ke Ĉinio kune kun Rusio, EU, Hindio kaj Brazilo postulu eksterajn politikojn solidarajn, justajn kaj kontraŭ la uson-angla hegemoniemo;

-- ke Anglio ankoraŭ ne akceptis la komunan monon "euro" kaj ke eble ĝi ne eniros en EU... en la venontaj du jaroj ni ekscios ĉu Anglio akceptos la EU-konstitucion. Nur post tiu decido EU povos ekhavi pli kaj pli klaran komunan politikon.

Tial intertempe la mondo demokrata kaj solidarecema atendas, ke Ĉinio ekmarŝu al novaj politikoj (entenate la ekologio) kune kun Rusio, Hindio, Brazilio kaj aliaj grandaj evoluantaj landoj.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio