Informoj
Fokusaj temoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

Reago de legantoj (IV)
Reago de legantoj

Renato Corsetti (Italio):

Karaj geamikoj de la Redakcio de El Popola Ĉinio,

Dankon pro via mesaĝo rilate al la Tria Sesio de la 10-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj al la Tria Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso.

Efektive mi klopodas informiĝi pri tiuj eventoj kaj pere de via reta prezentado kaj iomete pere de la italaj amas-komunikiloj. La temoj traktataj estas ĉiuj tre interesaj kaj estas malfacile elekti unu aparte interesan, ĉar ili ĉiuj kontribuas al formado de socio, kiu ekvilibre enhavas kaj la zorgojn pri ekonomia disvolviĝo kaj la zorgojn pri socia justeco.

Ne estas mistero, ke multaj postkomunistaj landoj en Eŭropo falis de unu malbona situacio al alia same, en kelkaj kazoj pli, malbonan situacion.

Nun, se Ĉinio sukcesos ekvilibre kunmeti elementojn de la du sistemoj samtempe profite al la ekonomia evoluo de la lando kaj al la bonfarto de la civitanoj, tio igos ĝin la vere gvida lando de ĉi tiu komenciĝanta jarcento.

Kiel esperantisto mi deziras, ke tio okazu, ĉar Ĉinio havas ĝustajn ideojn en la kampo de internaciaj egalecaj lingvaj rilatoj, kaj tio signifas, ke iam Esperanto povos esti apogata de la gvida lando en la mondo.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio