Informoj
Fokusaj temoj
Intervjuoj
Reago de legantoj
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Sesioj en 2006
Amikaj retejoj

Tra la lenso
 
Universitataj direktoroj kaj komitatanoj de ĈPPIK
Wang Dazhong (1935- ), akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj, specialisto pri konstruo kaj sekureco de nuklea reaktoro kaj direktoro de Tsinghua-universitato de 1994 ĝis 2003, estas konstanta komitatano de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), vicestro de la Nuklea Instituto de Ĉinio kaj honora direktoro de la Universitata Administra Komitato de Tsinghua-universitato.
Chen Wenbo (1940- ), sekretario de la Kompartia Komitato de la Pekina Normala Universitato de 2000 ĝis 2005, estas estro de la Komitato de Direktoroj de la Zhuhai-a Filio de la Pekina Normala Universitato.
Wang Shenghong (1942- ), profesoro kaj direktoro de Fudan-Universitato en Ŝanhajo
Shen Shituan (1940- ), profesoro kaj direktoro de la Aeronaŭtika kaj Astronaŭtika Universitato de Pekino, estas vicestro de la Aeronaŭtika Instituto de Ĉinio.
Zhu Qingshi (1946- ), kemiisto, profesoro kaj akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj, estas direktoro de la Ĉina Universitato de Scienco kaj Teknologio.
Pan Gongkai (1947- ), fama ĉina pentristo kaj belarta teoriisto, estas direktoro de la Ĉina Centra Akademio de Belarto.

 

Specialaj temoj pri Ĉinio