Ĉinio estas
unuiĝinta multnacia lando. Post praktikado de la "Skeleto
de Leĝo pri Aŭtonomeco de Nacimalplimultaj Regionoj de la
Popola Respubliko de Ĉinio" en la 8-a de aŭgusto 1952,
Ĉinio ĉiam observas kaj perfektigas tiun bazan politikan sistemon
de aŭtonomeco de nacimalplimultaj regionoj por pliintimigi
la interrilatojn de egalrajteco, solidareco, interhelpo kaj
kuna prosperiĝo.
55 jaroj pasis. La praktikado de la sistemo multe
progresigis la ekonomion, socion, kulturon, edukon, arton
kaj higienon de la nacimalplimultaj aŭtonomaj regionoj, kaj
ankaŭ plibonigis la popolan vivon. Pli kaj pli multe da nacimalplimultanoj
iris el la aŭtonomaj regionoj kaj partoprenis en ŝtataj politikaj
aferoj.
En la kurantaj du sesioj, ĉ. 350 reprezentantoj
de TPK kaj membroj de ĈPPIK de 55 nacimalplimultoj reprezentantaj
siajn nacianojn plenumas siajn rajtojn de administrado de
ŝtataj aferoj kaj devojn de partopreno en politikaj administradoj
kaj demokratia superregado. La sistemo pri aŭtonomeco de nacimalplimultaj
regionoj estas grava enhavo de la socialisma demokratio kun
ĉinaj karakteroj kaj konkreta esprimiĝo en konstruado de harmonia
socio kaj kuna prosperiĝo de nacimalplimultoj.
|