| 
                    La 
                    oficejo de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso 
                    (TPK) kaj tiu de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco 
                    (ĈPPIK) anoncis, ke la dua sesio de la 11-a TPK kaj tiu de 
                    la 11-a ĈPPIK inaŭguriĝos en Pekino respektive en la 5-a kaj 
                    la 3-a de marto. Al ili bonvenaj estas ĉinaj kaj alilandaj 
                    raportistoj. 
                   La informcentro de la du sesioj, 
                    kiu troviĝas en la hotelo Media Centro de Pekino kaj respondecas 
                    pri akceptado de la ĉinaj kaj alilandaj raportistoj, ekfunkcios 
                    en la 26-a de februaro. 
                  Raportistoj, kiuj volas raporti surkampe 
                    pri la du sesioj, devas prezenti peton. Tiuj el la ĉinaj centraj 
                    amaskomunikiloj devas prezenti la peton al la informcentro, 
                    lokaj delegacioj el raportistoj al la informcentro, tiuj el 
                    la Hongkong-a Speciala Administra Regiono al la interliga 
                    oficejo de la centra registaro en Hongkong, tiuj el la Makaa 
                    Speciala Administra Regiono al tiu en Makao, la taiwan-aj 
                    al la rajtigitaj Ĉina Turisma Agentejo en Hongkong aǔ tiu 
                    en Makao, la alilandaj en Ĉinio al la informcentro kaj tiuj, 
                    kiuj venos al Pekino speciale por raportado de la du sesioj, 
                    al la ĉinaj ambasadorejoj, konsulejoj aǔ viz-oficejoj rajtigitaj 
                    de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio. 
                   La 5-a de marto estas limdato por 
                    la peto ĉe la informcentro. 
                  Retejoj de la du sesioj: <http://www.npc.gov.cn/pc/11_2> 
                    kaj <http://www.cppcc.gov.cn> 
                   
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |