La 4-an de marto la dua sesio de la 11-a Tutlanda
Popola Kongreso (TPK) okazigis la unuan gazetaran konferencon.
Li Zhaoxing, proparolanto de la sesio, respondis demandojn
de raportistoj en- kaj eksterlandaj pri la tagordo de la sesio
kaj rilataj laboroj de TPK.
La dua sesio de la 11-a TPK, daǔronta 8.5 tagojn,
inaǔguriĝos matene de la 5-a de marto kaj fermiĝos matene
de la 13-a. La sesio havas ses programojn: aǔskulti kaj ekzameni
registaran laborraporton, ekzameni kaj aprobi plan-raporton
kaj buĝet-raporton, aǔskulti kaj ekzameni laborraportojn de
la Konstanta Komitato de TPK, la Plej Supera Popola Juĝejo
kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo.
La inaǔguro, fermo kaj ĉiuj plenaj kunvenoj de
la sesio estos malfermitaj al en- kaj eksterlandaj raportistoj.
En la 13-a de marto post la fermo ĉina ĉefministro Wen Jiabao
respondos demandojn de raportistoj en- kaj eksterlandaj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|