|      
                    Ĝis la 17-a horo de la 2-a de marto la dua sesio de la 11-a 
                    ĈPPIK ricevis entute 296 proponojn.  
                   La proponoj “perfektigo de la sistemo pri financa 
                    kontrolo kaj redukto de financa risko”, “starigo de nova modelo 
                    de politika asekuro de agrikulturo”, “ellaboro de regularo 
                    pri socia asekuro por kamparanoj perdintaj kampojn”, “akcelo 
                    de antaǔlernejaĝa edukado” kaj aliaj estis prezentitaj de 
                    ĈPPIK-membroj antaǔ la inaǔguro de la 2-a sesio. 
                   Influate de la internacia financa krizo de la 
                    pasinta jaro la ĉina ekonomio suferas de grandaj malfaciloj 
                    kaj laborigo ne facilas. La propono “laborigo influata de 
                    la internacia financa krizo", prezentita de la centra 
                    komitato de la Partio Zhigong de Ĉinio, montras, ke laborigo 
                    de diplomitoj el altlernejoj kaj laborantoj el kamparo jam 
                    fariĝis grava problemo, kaj je tio oni faris multajn proponojn. 
                   Estas multe atentataj de la membroj de la konferenco 
                    la problemoj pri komerco kaj financo, urba kaj kampara konstruado, 
                    politiko kaj leĝoj, kuracado kaj sanigo, homa bonstatigo, 
                    edukado ktp. Krome, estas atentataj de ili ankaǔ kultura propagando, 
                    sciencoj kaj teknologioj, agrikulturo kaj forstokulturo . 
                    Nun oni daǔre prezentas siajn proponojn. 
                     
                     
                   
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |