La 1-an de marto Zhao Qizheng, membro de la Ĉina
Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj proparolanto
de la dua sesio de la 11-a ĈPPIK, diris, ke la ĉi-jara sesio
estos ŝparema, mediprotekta kaj altefika.
Zhao diris, ke en la pasintaj 5-6 jaroj la plej
longa sesio daǔris 12 tagojn kaj la plej mallonga 9.5 tagojn.
Por ŝparado la ĉi-jara sesio estos mallongigita al 9 tagoj.
Krome, oni loĝigos la ĉeestantojn en hotelojn proksimajn de
la kunvenejo por redukti trafikan koston.
Li emfazis, ke la plej granda ŝparo estas en altefika
aranĝado de la administraj aferoj de la sesio. Dum la sesio
oni ricevos milojn da proponoj el ĈPPIK-membroj. Laborantoj
respondecaj pri administraj aferoj de la sesio klasos la proponojn
laǔ iliaj enhavoj por altigi la efikecon. Krome, por malpliigi
disdonon kaj printadon de dokumentoj oni laŭeble pasigos la
dokumentojn en komputilojn de ĉiuj ĈPPIK-membroj. Nun en la
hotelaj ĉambroj, kie loĝas la membroj oni ne liveras tualetaĵojn
destinitajn por unufoja uzo.
Zhao diris, ke la internacia financa krizo estas
aparte atentata. La proponoj de ĈPPIK-membroj temas ĉefe pri
la influo de la krizo al la ĉina ekonomio, ĉinaj kontraŭrimedoj,
laborigo, industria revigligo, scienca kaj teknika kreiveco,
socia garantio, edukado kaj medicino.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|