En la 5-a de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao
faris registaran laborraporton en la inaǔguro de la dua sesio
de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke oni devas
preni ĉiujn eblajn rimedojn por akceli dungiĝon, kaj por tio
la centra financo investos 42 miliardojn da juanoj (ĉ. 6.1
miliardoj da usonaj dolaroj).
Wen diris, ke oni devas meti laborigon de altlernejaj
diplomiĝintoj en elstaran lokon, kaj samtempe havigi laborojn
al kamparanoj en urboj per registara investo kaj konstruado
de gravaj projektoj. Krome oni devas doni helpon en laborigo
al tiuj, kiuj malfacile trovas laboron en urbetoj, senenspezaj
familioj kaj laborkapabluloj en regionoj trafitaj de katastrofo.
Wen diris ankaǔ, ke oni devas subteni mementreprenadon
por krei laborŝancojn; doni oportunon kaj favorecon en eniro
de merkato, imposto kaj financo; kaj kuraĝigi la servan industrion,
laborul-densajn, mez- kaj malgrandajn entreprenojn, kaj neŝtatan
ekonomion plene ludi sian rolon por liveri pli multajn postenojn.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|