Ĉina
ĉefministro Wen Jiabao diris en sia registara raporto, ke
la centra financo aranĝos en la kuranta jaro 716.1 miliardojn
da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) por la agrikulturo,
kamparanoj kaj kamparo, tiu ĉi sumo je 120.6 miliardoj da
juanoj pli multas ol tiu de la pasinta jaro.
Wen Jiabao diris ankaŭ, ke en la jaro 2008, la
centra financo investis 595.5 miliardojn da juanoj por la
agrikulturo, kamparanoj kaj kamparo, la sumo je 163.7 miliardoj
da juanoj pli multas ol tiu de 2007 kaj altiĝis je 37.9 %
kompare kun tiu en 2007. El la sumo 103 miliardoj da juanoj
estis uzitaj por la subvencio al greno-kulturado, sintezaj
agrikulturo-produktaj materialoj, uzado de selektitaj semoj
kaj aĉetado de agrikulturaj maŝinoj, duoble de tiu de 2007.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|