Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia registara
raporto, ke en la jaro 2009, la centra registaro investos
entute 908 miliardojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro).
Wen Jiabao diris, ke tiu ĉi investo estos destinita
por plibonigo de la popola vivo, inkluzive de loĝ-garantiado,
edukado, kuracado kaj kulturo, por fuelo-ŝparado kaj konstruado
de ekologia mediprotektado, por plibonigo de teknologioj,
kreo de novaj sciencoj kaj teknikoj, por konstruado de fervojoj,
ekspresaj aŭtovojoj kaj akvo-utiligaj instalaĵoj, kaj por
rekonstruado en la regionoj suferintaj de tertremo.
Li akcentis, ke la investo de la registaro estos
uzita nepre en la plej ŝlosilaj kampoj kontraŭ la financa
krizo kaj en feblaj ĉeneroj en ekonomia kaj socia evoluo,
sed ne en ordinaraj prilaboraj industrioj. Oni devas esplori
kaj ellabori politikojn favorajn por kuraĝigi kaj gvidi socian
investadon, kaj konduki pere de informo-publikigo sociajn
investojn al la kampoj konformaj al la ŝtata politiko pri
industrioj kaj kuraĝigi entreprenojn multigi investojn al
esplorado kaj renovigo de teknikoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|