La 4-an de marto en la la unua gazetara konferenco 
                    de la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso Li Zhaoxing, 
                    proparolanto de la sesio, elverŝis sian deziron: “Mi deziras 
                    kiel eble plej frue iri rigardi nian belan insulon Taiwan, 
                    ĉar mi neniam vizitis ĝin. Tio estas mia revo.” 
                   Li diris, ke en la pasintaj multaj jaroj li ofte 
                    pretervole pensis pri la trezora kaj bela Taiwan-insulo dum 
                    vojaĝado en aliaj lokoj, ekzemple, kiam li vidis la monton 
                    Riyue en Qinghai-provinco, li tuj ekpensis la lagon Riyue 
                    en Taiwan. 
                   Li diris, ke antaǔ nelonge, Hu Jintao, ĝenerala 
                    sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de 
                    Ĉinio, klare montris en sia parolo, ke Ĉinio esperas normaliĝon 
                    de la ekonomiaj rilatoj inter la du bordoj por antaǔenpuŝi 
                    sistemigon de la ekonomia kunlaboro, kaj por tio la ĉeftero 
                    de Ĉinio volas kontaktiĝi kaj interkonsiliĝi kun Taiwan. 
                    
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |