La
5-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia registara
laborraporto, ke en 2009 la registaro planas buĝetan deficiton
de 950 miliardoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro).
Laŭ statistiko, tiu cifero kreis novan rekordon en la historio
de la nova Ĉinio kaj estas trioble pli multa ol tiu en 2003,
la rekolda jaro en la buĝeta deficito. Tio montras, ke la
aktiva financa politiko ekludas sian rolon: oni pliigas skalon
de budĝeta deficito, kolektas kapitalojn por grandigi investadon
kaj garantii ekonomian kreskadon.
Laŭ koncerna normo de Eŭropa Unio oni rigardas
danĝeraj la budĝetan deficiton kaj ŝuldan sumon, kiuj respektive
konsistigas 3% kaj 60% de la totala enlanda produktovaloro.
Kvankam la skalo de nia budĝeta deficito en 2009 estas pli
granda ol tiu en la pasintaj jaroj, tamen la budĝeta deficito
kaj la ŝulda sumo konsistigas respektive malpli ol 3% kaj
malpli ol 20% de la totala enlanda produktovaloro de Ĉinio,
tial tio estas eltenebla de la sinteza forto de Ĉinio kaj
estas sekura.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|