Posttagmeze 
                    de la 28-a de februaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris surretan 
                    interparolon kun retumantoj en la intervju-ĉambro de la Ĉina 
                    Registara Retejo. 
                   "Mi ĉiam opinias, ke la popolo rajtas scii 
                    kion la registaro pensas kaj kion ĝi faras, kaj fari kritikojn 
                    pri la politikoj de la registaro. La registaro devas demandi 
                    de la popolo pri la politikaj aferoj kaj serĉi konsilojn de 
                    ĝi" Per mallongaj kaj sinceraj vortoj Wen Jiabao komencis 
                    sian interparolon kun retumantoj. Tio mallongigis la distancon 
                    de la interparolantoj. 
                   De investo kaj impost-redukto al projekto pri 
                    revigligo de industrio, de scienca apogo al socia garantio, 
                    de enoficigo al edukado, de kuracado al loĝdomo, Wen kun firmaj 
                    mieno kaj fido faris projekton por respondi al la financa 
                    krizo kaj prosperigi ekonomion. 
                   Dum la pli-ol-duhora interparolado demandoj faritaj 
                    de retumantoj superis 300 mil, vizitkvanto de la retpaĝo atingis 
                    150 milionojn kaj pli ol miliono da homoj rigardis la surretan 
                    videon. 
                   Je la fino Wen Jiabao diris: "Mi venas kun 
                    sincereco. Mi ne opinias, ke mia respondo al ĉiu demando estas 
                    bona, tamen miaj vortoj estas honestaj. Mi esperas, ke la 
                    aferoj promesitaj de mi povos realiĝi!" 
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |