Ĉina
ĉefministro Wen Jiabao diris en sia registara laborraporto
farita la 5-an de marto, ke en la kuranta jaro, la ĉina registaro
laboras ĉefe por trakti la financan krizon kaj akceli stabilan
kaj rapidan kreskon de sia ekonomio.
Wen Jiabao montris, ke la registara laboro en
la kuranta jaro devas esti tutece planita, kun akcento de
ŝlosilaj laboroj kaj plene praktiki la serion da planoj por
akceli stabilan kaj rapidan kreskon de sia ekonomio, t.e.
pliigi la registaran investon en la granda skalo, plenumi
la du-jaran investan planon kun totala sumo de 4000 miliardoj
da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) kaj praktiki strukturan
imposto-reduktadon por pliigi la enlandan konsumadon; praktiki
la planon por reĝustigi kaj reprosperigi industriojn en granda
skalo cele altigi la konkurecan povon de la nacia ekonomio;
plenenergie levi memkreivecon kaj intensigi scienc-teknologian
subtenon por fortigi disvolvan kapablecon; altigi la nivelon
de la socia garantio en granda skalo, akceli laborigon en
la urboj kaj kamparo kaj aliajn sociajn aferojn.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|