|      
                    Posttagmeze de la 5-a de marto Wu Bangguo, prezidanto de la 
                    Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio 
                    diskutis kune kun la reprezentantoj de Anhui-provinco la raporton 
                    pri registara laboro. 
                   Wu diris, ke la raporto pri registara laboro, 
                    farita de ĉefministro Wen Jiabao, faris konkretan aranĝon 
                    pri laboroj en la kuranta jaro, kaj grave por la sekvanta 
                    laboro estas efektivigi la difinitan celon. Diverslokaj registaroj 
                    devas fari konstruivan laboron laŭ propraj realaj kondiĉoj, 
                    preni la ekonomian kreskon stabilan kaj rapidan kiel la ĉefan 
                    taskon, ŝanĝi manieron de la ekonomia disvolvo, garantii kaj 
                    plibonigi popolan vivon, kaj akceli ĉiuflankan, akordan kaj 
                    daǔrigeblan disvolviĝon de la ekonomia socio. 
                   Wu emfazis, ke oni devas bone koni favorajn kondiĉojn 
                    kaj pozitivajn faktorojn de Ĉinio en la disvolvo, firmigi 
                    memfidon pri la disvolviĝo, kaj bone efektivigi per solida 
                    laborado politikojn kaj rimedojn por kreskigi la ekonomion, 
                    akomodi la strukturon kaj plibonigi la popolan vivon. 
                  
                     
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |