
Antaŭtagmeze de la 13-a de marto fermiĝis la 2-a sesio de
la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK). La fermon
ĉeestis ĉinaj ŝtatgvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao
kaj Jia Qinglin ktp.
La kongreso aprobis la rezolucion pri la registara
laborraporto, la rezolucion pri plenumado de la disvolva plano
de la nacia ekonomio kaj socio en 2008 kaj pri la disvolva
plano de la nacia ekonomio kaj socio en 2009, la rezolucion
pri plenumado de la budĝeto de la centra registaro kaj lokaj
registaroj en 2008 kaj pri la budĝeto de la centra registaro
kaj lokaj registaroj en 2009, kaj rezoluciojn respektive pri
la laborraporto de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj pri tiu
de la Plej Supera Popola Prokurorejo.
 La
fermon prezidis TPK-prezidanto Wu Bangguo. En sia parolado,
Wu Bangguo diris: "La kongreso disvolvis la demokration,
procedis laŭ la leĝoj kaj estas tre sukcesa. Kun alta respondeco
kaj konscio pri historia misio, TPK-reprezentantoj laŭleĝe
plenumis sian devon, serioze diskutis kaj ekzamenis la raportojn
kaj aktive donis siajn proponojn. La rezolucioj kaj la raportoj
aprobitaj de la kongreso sufiĉe reflektis la komunan deziron
de ĉiuj nacioj de Ĉinio."
En tiu ĉi regula jarkunveno, ĉ. 3000 reprezentantoj
el diversaj lokoj de Ĉinio sufiĉe diskutis pri traktado de
la monda financa krizo kaj akcelado de ekonomia disvolvo stabila
kaj relative rapida kaj aprobis la menciitajn raportojn.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|