Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia registara 
                    laborraporto farita en la 5-a de marto dum la 2-a sesio de 
                    la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, ke oni devas doni plenan 
                    atenton al realigo de la ĝenerala projekto pri rekonstruado 
                    post tertremo kaj por tio la centra financo asignos 130 miliardojn 
                    da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro).  
                  Wen Jiabao diris, ke la registaro rapidigos konstruadon 
                    de loĝejoj de suferantoj de la tertremo en urboj kaj kamparoj 
                    por ke antaŭ la fino de la kuranta jaro ĉiuj suferantoj de 
                    la tertremo enloĝigu en novajn loĝejojn, rapidigos konstruadon 
                    de lernejoj en la tertremitaj lokoj por ke 95% de la tieaj 
                    lernantoj lernu en fortikaj domoj. Oni daŭre akcelos konstruadon 
                    de trafikaj, tele-komunikaj, energiaj kaj akvoutiligaj instalaĵoj. 
                    Krome, oni devas bone labori por preventado kontraŭ geologiaj 
                    katastrofoj, ekologia revigligo, media bonordigo kaj reuzado 
                    de la agroj detruitaj en la tertremo. Kun alpreno de rimedoj 
                    por reĝustigi kaj reprosperigi industriojn, oni rapidigos 
                    rekonstruadon kaj disvolvon de industrioj en la tertremitaj 
                    lokoj. Krome, oni devas ankaŭ bone trakti la helpadon de aliaj 
                    lokoj kaj specialan helpon kaj bone administri la donacitajn 
                    kapitalon kaj materialojn. Oni devas intensigi rekonstruadon 
                    en tertremitaj lokoj kaj fari ĉion eblan por plenumi la taskojn 
                    en du jaroj (laŭ la plano oni devas fini ilin en tri jaroj), 
                    por ke la suferantoj de la tertremo vivu pli feliĉan vivon. 
                   
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |