Matene de la 5-a de marto en Pekino inaǔguriĝis 
                    la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Posttagmeze 
                    de tiu tago ĉina prezidanto Hu Jintao kun reprezentantoj de 
                    Jiangsu-provinco kune diskutis kaj ekzamenis la raporton de 
                    ĉefministro Wen Jiabao pri la registara laboro. Aǔskultinte 
                    parolojn de la ĉeestantoj, Hu diris, ke li plene konsentas 
                    kun la raporto.  
                  Resumante la internacian kaj enlandan situaciojn, 
                    Hu diris, ke la mondo frontas al kaj defioj kaj ŝancoj. Li 
                    diris: “Fronte al la nuna situacio kun defioj kaj ŝancoj ni 
                    devas intensigi nian konscion pri la probablaj krizoj, firmigi 
                    memfidon pri venko, kapti la ŝancojn, respondi al la defioj, 
                    iri renkonte al malfaciloj por pluaj esplorado kaj disvolvado. 
                    Laǔ aranĝo de la rilataj decidoj de la centra registaro oni 
                    devas preni stabilan kaj relative rapidan kreskigon de ekonomio 
                    kiel la ĉefan taskon kaj energie fari ĉiujn laborojn por ekonomia 
                    kresko, popola vivo, socia stabileco kaj sekureco.” 
                   Hu emfazis, ke oni devas efektivigi politikojn 
                    kaj rimedojn de la centra registaro pri makroskopa reguligo, 
                    bone fari ĉiujn laborojn por pliigi la enlandan konsumon kaj 
                    garantii la ekonomian kreskon, krei novan situacion alfronte 
                    al la defio kaj realigi novan disvolviĝon en la batalo kontraŭ 
                    malfaciloj. 
                   Influate de la financa krizo, la problemo pri 
                    la popola vivo serioze provas Ĉinion. Hu diris, ke oni devas 
                    fari ĉion eblan por la popola vivo. 
                   Hu diris: “La popola vivo strikte rilatas kun 
                    ĝia volo, kie kaŝiĝas ĝia forto. Kiam la ekonomio disvolviĝas 
                    malfacile, oni devas doni pli da atento al la popola vivo 
                    kaj preni efektivajn kaj efikajn rimedojn por solvi la problemojn 
                    koncernajn al la interesoj de la popolo kaj maksimume malpliigi 
                    la malfavoran influon al la popola vivo kaŭzita de la monda 
                    financa krizo.” 
                   Hu diris, ke oni devas ĉiamaniere pliigi la laborŝancojn, 
                    akceli perfektiĝon de la soci-garantia sistemo, efektive altigi 
                    la nivelon de edukado kaj medicina servo, intensigi sekuran 
                    produktadon, rigore kontroli sekurecon de la manĝaĵoj kaj 
                    medikamentoj, kaj plenforte protekti la harmonion kaj stabilecon 
                    de la socio.  
                   
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |