La 3-an de marto, ĈPPIK-prezidanto Jia Qinglin 
                    emfazis en sia raporto pri laboro de ĈPPIK, ke teni ekonomion 
                    en stabila kaj rapida disvolvo estas ĉefa tasko de la ekonomia 
                    laboro en la kuranta jaro. 
                   Li diris, ke oni devas dediĉi grandan atenton 
                    al la internacia financa krizo, observi la efikon de la politikoj 
                    kaj rimedoj prenitaj por akceli ekonomian disvolvon kaj fari 
                    esploradon en jenaj flankoj: kiel realigi rapidan kreskon 
                    de investado; kiel pliigi la enlandan konsumadon kaj stabiligi 
                    la en- kaj eksportan komercadon; kiel firmigi la bazan pozicion 
                    de agrikulturo, disvolvi modernan agrikulturon kaj akceli 
                    kreskon de kamparana enspezo; kiel subteni disvolvon de mez- 
                    kaj malgrandaj entreprenoj, alpreni aktivajn politikojn pri 
                    laborigo; kiel plibonigi industrian strukturon, efike plenumi 
                    la planojn de 10 industrioj kaj plene realigi rimedojn pri 
                    subteno de sciencoj kaj teknologioj; kiel akceli energio-ŝparadon 
                    kaj malmultigon de poluaĵo-ellasado, kaj realigi racian ekspluatadon 
                    kaj utiligon de fueloj kaj materialoj; kiel akceli regionan 
                    harmonian disvolvon, helpi malriĉajn regionojn kaj popolanojn, 
                    rapidigi konstruadon de katastrofitaj lokoj, ktp. 
                   Jia Qinglin diris ankaŭ, ke en la nova jaro, 
                    ĈPPIK prezentos al la registaro siajn proponojn pri traktado 
                    de la internacia financa krizo kaj aliaj gravaj problemoj. 
                     
                   
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |