|    La 
                    dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj tiu 
                    de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco 
                    (ĈPPIK) estas multe atentataj de la publika opinio pro la 
                    monda financa krizo kaj la baldaŭa celebrado de la 60-a datreveno 
                    de la naskiĝo de la nova Ĉinio. 
                   Antaŭ la inaŭguro de la du sesioj oni faris specimenan 
                    enketon pri temoj atentataj de la publika opinio por koni 
                    kaj analizi ilian atenton pri la du sesioj. 
                   La enketa rezulto montras, ke oni multe zorgas 
                    pri "la popola vivo", "la popola voĉo" 
                    kaj "la popola volo". Inter ili multe atentataj 
                    estas la temoj pri batalo kontraŭ koruptiteco, justa justico, 
                    reformado de la kuraca sistemo, enspezo kaj laborigo. Pro 
                    la monda financa krizo kaj la baldaŭa celebrado de la 60-a 
                    datreveno de la naskiĝo de la nova Ĉinio, la du sesioj ĉi-jare 
                    estas multe distingiĝaj.  
                  Pri la popola vivo 
                   "Atentado pri la popola vivo" estas 
                    unu el la gravaj postuloj de la popolo al la du sesioj. Kun 
                    multigo de la sociaj kontaktoj, ĝenerala leviĝo de la kultura 
                    nivelo de la sociaj membroj kaj intensiĝo de ilia konscio 
                    pri la demokratio, la ĉinaj popolanoj jam kutimas havigi al 
                    si informojn koncernaj al la tuta lando por ĝuste koni kaj 
                    juĝi la situacion kaj politikojn kaj reĝustigi siajn proprajn 
                    decidojn de la laboro kaj vivo. Tial, la direktaj kaj tendencaj 
                    informoj pri la makroskopa ekonomio estas multe atentataj. 
                    Dank' al tiu ĉi enketo oni informiĝis, ke la socia publiko 
                    multe zorgas ankaŭ pri "politikoj kaj rimedoj rilataj 
                    al la homa vivo" kaj "ekzamenado kaj diskutado de 
                    gravaj politikoj kaj leĝoj". 
                   Politika konstruado 
                   Koncerne al la politika konstruado, oni prizorgas 
                    ankaŭ la bazan demokration kaj rimedojn garantiantajn realiĝon 
                    de la demokratiaj rajtoj de la popolo. Samtempe kun tio estas 
                    atentata ankaŭ konstruado de la sistemo kontraŭ la korupteco 
                    en la du sesioj. 
                   Ekonomia situacio 
                   En la nuna internacia ekonomia situacio, la ekonomia 
                    temo certe estas multe diskutata de la ĉina popolo. Fronte 
                    al multaj nedeterminecoj, la ĉina popolo pli zorgas pri influo 
                    de TPK kaj ĈPPIK al la makroskopa reĝustigo kaj mona politiko. 
                    La enketa rezulto montras, ke la mocioj kontraŭ la financa 
                    krizo kaj pri garantio de stabila kreskado de la ekonomio 
                    estos multe atentataj de la popolo. Por trakti la premon de 
                    ekonomiaj malfaciloj, la centra registaro de Ĉinio alprenis 
                    seriojn da rimedoj. Inter ili, oni plej zorgas pri la rimedoj 
                    por plibonigi la popolan vivon, garantii la stabilecon kaj 
                    efektive pliigi enlandan konsumon. 
                   Reformado por disvolvo de la kamparo 
                   Pri temoj koncernaj al la agrikulturo, kamparo 
                    kaj kamparanoj, oni multe prizorgas disvolvon de la publikaj 
                    aferoj en la kamparo, inkluzive de edukado, kuracado, kulturo 
                    k.a., nuligon de la sistema baro koncernanta registritan konstantan 
                    loĝantecon, edukadon kaj socian garantion inter urbanoj kaj 
                    kamparanoj, protektadon al la leĝaj interesoj de migraj laboristoj 
                    en urboj, akceladon de ilia urbaniĝo, fortigon de subtenado 
                    al la agrikulturo kaj altigon de enspezoj de kamparanoj. 
                   Mediproktektado 
                   La enketo montras, ke popolanoj zorgas pri la 
                    media problemo pli multe ol antaŭe. 2009 estas grava jaro 
                    por realigi la celon pri fuelo-ŝparado kaj ellasaĵo-reduktado 
                    en la 11-a Kvinjara Plano, kaj ĉirkaŭ duono de la enketitoj 
                    prizorgas la problemojn de la medio. 
                   Internacia situacio 
                   Koncerne al la internacia situacio, ĉinaj popolanoj 
                    plej zorgas pri la funkcio farita kaj la rolo ludata de Ĉinio 
                    en la nuna ekonomia situacio. Krome, ili prizorgas ankaŭ la 
                    rilatojn de Ĉinio kun aliaj landoj.  
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |