  Lastatempe komenciĝis en Pekino kolektado de 
                    opinioj de retumantoj pri aperigo de averta bildo sur cigaredo-skatoloj. 
                    En gazetara konferenco pri la opinio-kolektado fakuloj diris, 
                    ke en Ĉinio pakado de cigaredoj ne konformas al la internacia 
                    normo pri sano-averto, kaj proponis prezenti aperigon de averta 
                    bildo sur cigaredo-skatoloj al la du sesioj baldaǔ okazontaj. 
                   
                   Wu Yiqun, vicdirektoro de la centro de esploro 
                    pri sano kaj disvolvo, diris: “Nun sur cigaredo-skatoloj avertaj 
                    vortoj estas aǔ tro malgrandaj aǔ neokulfrapaj, aǔ tute mankas. 
                    Tio ne povas efike averti pri damaĝo de fumado.” Kiel kontraktinto-lando 
                    de la "Frama Konvencio pri Tabaka Kontrolo de la Monda 
                    Organizaĵo por la Sano", Ĉinio devas sekvi la normon 
                    de la konvencio, ke avertaj vortoj okupu 50% de la videbla 
                    parto de la cigaredo-skatolo, kaj aperigi avertan bildon pri 
                    damaĝo de fumado al la sano. Tamen en Ĉinio pakado de cigaredoj 
                    tute ne atingis la normon. Organizanto de la kolektado de 
                    opinioj publikigis rezulton de la enketo al 16 mil homoj en 
                    40 urboj kaj 20 provincoj, ke evidenta avertado pri damaĝo 
                    de fumado al la sano kaj bildo kun avertaj vortoj sur cigaredo-skatoloj 
                    povas ebligi al pli ol 90% de fumantoj Ĉesi fumi.  
                  
                     
                       | 
                     
                     
                      Skatolo de eksportaj 
                          cigaredoj faritaj de Ĉinio  | 
                     
                   
                  La agadon kunorganizis la oficejo de la kampanjo 
                    Nefumado en Ĉinio, kanalo de la retejo Sohu por la publika 
                    intereso kaj aliaj unuoj cele konigi al la homoj damaĝon de 
                    fumado kaj dezajni avertbildon por cigaredo-skatoloj.  
                   
                  
                    
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |