 La
1-an de marto la informejo de la Dua Sesio de la 11-a Ĉina
Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) publikigis,
ke la sesio inaǔguriĝos en la 3-a de marto kaj fermiĝos en
la 12-a.
Zhao Qizheng, ĈPPIK-membro kaj proparolanto de
la Dua Sesio de la 11-a ĈPPIK, diris, ke dum la sesio ĉi-jare
oni observos la principon pri ŝparado kaj mediprotektado,
kaj la sesia daǔro mallongiĝos al 9 tagoj. Krome la loĝejoj
de ĈPPIK-membroj estos proksimaj al la kunvenejo por ŝpari
trafikan koston.
Zhao diris ankaǔ, ke la monda financa krizo ĉi-jare
estas aparte atentata. La proponoj prezentitaj de ĈPPIK-membroj
temas ĉefe pri ĝia influo al la ĉina ekonomio, pri politiko
de la ĉina ekonomio fronte al la financa krizo, kaj pri dungigo,
industria revigligo, scienca kreivo, socia garantio, edukado,
medicina servo...
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|