Ĉi-jare 
                    la sesio de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj tiu de la 
                    Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) okazos 
                    marte en Pekino. La retejo de la ĉina registaro kaj la Xinhua-a 
                    Novaĵ-agentejo kune faras enketon. Ili invitas popolanojn 
                    klaki la plej interesantajn kaj la plej zorgatajn temojn el 
                    la publikigitaj, kaj esprimi siajn opiniojn kaj proponojn 
                    pri reformado kaj disvolvado de Ĉinio. Koncernaj departementoj 
                    estos taskitaj transdoni tiujn opiniojn kaj proponojn al la 
                    du sesioj. 
                   Jen la 26 fokusaj temoj publikigitaj en la retejoj: 
                   1. Dungigo de altlernejaj diplomiĝintoj kaj kamparanoj 
                    en urboj 
                   2. Reformado pri sistemo de medicina servado 
                    kaj kuracado 
                   3. Loĝado de popolanoj 
                   4. Unuecigo de sociaj garantioj tra la tuta lando 
                   5. Antaǔenpuŝi edukan egalecon kaj pligrandigi 
                    edukan investon 
                   6. Efektivigi politikojn favorajn al kamparanoj 
                    kaj eviti enspezo-malpliiĝon de kamparanoj 
                   7. Sekureco de manĝaĵoj kaj medikamentoj 
                   8. Altigi salajran enspezon de popolanoj 
                   9. Vigligi kapitalan merkaton 
                   10. Protekti 112.5 milionojn da hektaroj da agroj 
                    por teni stabilecon de greno-produktado 
                   11. Pliigi enlandan konsumadon por fronti kontraŭ 
                    la financa krizo 
                   12. Rekonstruado post la tertremo en Wenchuan 
                   13. Akceli disvolvadon de la centra kaj okcidenta 
                    partoj de Ĉinio 
                   14. Justigi distribuadon laŭ laboro 
                   15. Akceli sekurecon de laboro kaj redukti laborakcidentojn 
                   
                  16. Profundigi ekonomiajn, komercajn kaj kulturajn 
                    interŝanĝojn inter la du bordoj de la Taiwan-a markolo 
                   17. Intensigi batalon kontraǔ korupteco 
                   18. Persisti en la politiko pri memstara kaj 
                    paca diplomatio kaj strategio pri reciproka favorigo kaj malfermo 
                    al ekstero 
                   19. Pliigi malkaŝecon de registaraj informoj 
                    kaj travideblecon de gravaj decidoj 
                   20. Ebligi al popolanoj prezenti siajn opiniojn 
                   21. Administri laǔleĝe kaj plenumi leĝojn por 
                    popolanoj, kaj ĉiuj estu egalaj antaǔ la leĝo  
                  22. Plifortigi mediprotektadon dum pliigo de enlanda 
                    konsumado 
                   23. Solvi konfliktojn ĝustatempe por harmonio 
                    kaj stabileco de la socio 
                   24. Disvolvi kulturajn aferojn, disvastigi tradiciajn 
                    kulturojn kaj riĉigi kulturan vivon de popolanoj 
                   25. Plibonigi sociajn publikajn servojn 
                   26. Instigi sciencan kreivecon kaj malpliigi 
                    dependecon de avangardaj teknologioj el aliaj landoj 
                    
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |