Antaŭ nelonge Chen Zhili, vicprezidanto de la
Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj prezidanto
de la Ĉina Virina Federacio, prezidis kunvenon pri protekto
de rajtoj kaj interesoj de virinoj kaj infanoj, en kiu ŝi
diris, ke post ekpraktiko de reformado kaj pordomalfermo en
1978 Ĉinio multe progresas en tiu flanko. Leĝa sistemo por
garantii rajtojn kaj interesojn de virinoj kaj infanoj fundamente
formiĝis, la socia konscio pri respekto de virinoj kaj garantio
de rajtoj kaj interesoj de virinoj kaj infanoj iom post iom
altiĝas, iliaj bazaj rajtoj kaj interesoj estas efike protektataj,
kaj la kapablo por protekti leĝajn rajtojn de virinoj kaj
infanoj plue leviĝis.
Chen montris, ke nun garantio de la rajtoj kaj
interesoj de virinoj estas en nova situacio. Estas pli elstaraj
la konfliktoj kaj problemoj de virinoj en laborigo kaj socia
garantio, terkulturado laŭ kontrakto kaj protekto de posedaĵoj
kaj personaj rajtoj, kaj estas pli fortaj iliaj postuloj en
protekto de siaj rajtoj kaj interesoj.
Chen emfazis, ke nun unue oni devas akceli leĝfaradon
favoran al virinoj kaj infanoj; due, oni devas serioze plenumi
leĝojn kaj solvi elstarajn problemojn pri rajtoj kaj interesoj
de virinoj kaj infanoj, severe bati agadon atencantan iliajn
rajtojn kaj interesojn, antaŭenpuŝi solvon de la problemoj
pri laŭkontrakta terkulturado de virinoj en la kamparo kaj
pri socia garantio de virinoj, kiuj perdis teron, kaj doni
grandan atenton al laborigo de virinoj; trie oni devas daŭre
kaj vaste diskonigi sciojn pri leĝoj por krei bonan socian
medion en respekto de virinoj kaj protekto de infanoj; kvare
oni devas konstrui sekurajn familiojn protektatajn kontraŭ
homkomerco, ŝtelo, prirabo, kaj tiujn sen narkotaĵoj, hazardludo,
perforto kaj krimo. Ŝi esperas, ke rilataj departementoj intensigos
gvidon kaj kunlaboron por kune plenumi la laboron protekti
la rajtojn kaj interesojn de virinoj kaj infanoj kaj konstrui
sekurajn familiojn.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|