Ĉi-jare, anstataŭ dika dokumentujo, TPK-reprezentantoj
kaj ĈPPIK-membroj ricevis ĉe sia registrado porteblan komputilon
kaj U-diskon kun memorkapablo de 2GB, en kiu troveblas ne
nur materialoj pri la sesioj de ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK, sed
ankaŭ tiuj pri la pasintaj, tiamaniere oni povas ŝpari multajn
paperojn. Post la sesioj, la komputiloj kaj U-diskoj estos
kolektitoj por alia uzo. Sur la tabloj de la kunvenejoj estas
mediprotektaj krajonoj faritaj el malnovaj ĵurnaloj kaj reproduktita
papero. La kopiaj paperoj devas esti uzitaj je la du flankoj,
ankaŭ la uzitaj paperoj devas esti kolektitaj por reuzado.
En
la dormo-ĉambroj de la kunvenantoj unufojaj tualetaĵoj estas
anstataŭigitaj per dentobroso kaj mantuko reuzeblaj. Krome,
tie funkcias ankaŭ akvo-ŝpara instalaĵo. En la publikaj partoj
de la kunvenejoj, oni uzas elektro-ŝparajn lampojn, kaj en
la kuirejoj oni nature degeligas frostigitajn manĝajojn. Sur
manĝo-tabloj estas multaj kusenoj por protekti la tablotukon
kontraŭ poluado.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|