Ĉina ĉefministro Wen Jiabao konigis en Pekino
en la 5-a de marto, ke laŭ antaŭkalkulo la totala enlanda
produkto-valoro de Ĉinio en 2009 kreskos je 8% kaj la konsumaĵa
prezo de loĝantoj altiĝos je 4%.
Wen emfazis, ke la registaro difinis la celon
de kresko je 8%, konsiderinte la bezonon kaj eblecon de la
disvolvado. Por Ĉinio, la evoluanta lando kun 1.3 miliardoj
da loĝantoj, estas necese teni certan ekonomian kreskan rapidecon
por pliigi dungiĝon de urbanoj kaj kamparanoj, altigi enspezon
de la loĝantoj kaj protekti stabilecon de la socio. La celo
estos atingebla, nur se oni havas taŭgajn politikojn, bonajn
rimedojn kaj efikajn agojn.
Wen publikigis ankaŭ aliajn celojn por la ekonomia
kaj socia disvolviĝo de Ĉinio en 2009: dungu pli ol 9 milionojn
da homoj en urboj, kaj la procenta nombro de senlaboriĝintoj
registritaj en urboj estu regita je malpli ol 4.6%; stabile
kreskigu enspezojn de urbanoj kaj kamparanoj; plibonigu la
staton de internaciaj en- kaj elspezoj.
La ĉina registaro difinis la celon de kresko
de la totala enlanda produkto-valoro je 8% en 5 sinsekvaj
jaroj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|