La 5-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao
faris raporton pri registara laboro en la dua sesio de la
11-a Tutlanda Popola Kongreso. En la raporto li diris, ke
en la nova jaro Ĉinio daǔre alte levos la standardon de paco,
disvolvo kaj kunlaboro, persistos en vojo de paca disvolvado,
sendependa kaj paca diplomatia politiko kaj reciprok-profitiga
kaj malferma strategio.
Wen montris, ke en la pasinta jaro Ĉinio atingis
rimarkindajn sukcesojn en eksteraj aferoj. Ĉinio kunlaboris
kun la internacia socio por alfronti la financan krizon, okazigis
Azi-Eŭropan Pintan Konferencon por akceli reciprokan politikan
konfidon kaj pragmatan kunlaboron inter aziaj kaj eǔropaj
landoj, pozitive antaŭenpuŝis duflankajn kaj plurflankajn
diplomatiojn, kaj ludis konstruivan rolon en solvo de fokusaj
problemoj mondaj kaj regionaj. Ĉinio firme protektis la ŝtatan
suverenecon, sekurecon kaj disvolvan intereson, defendis leĝajn
interesojn de ĉinaj civitanoj kaj juraj personoj en fremdaj
landoj. La internacia pozicio kaj influo Ĉinio multe altiĝis.
Wen emfazis, ke Ĉinio profundigos pragmatajn
kunlaborojn kun diversaj flankoj por kune bremsi vastiĝon
de la internacia financa krizo, antaŭenpuŝos reformadon de
la internacia financa sistemo, oponos kontraǔ la protektismo
en komercado kaj investado por revigligi la mondan ekonomion
kiel eble plej rapide. Ĉinio plue kontribuos por solvo de
varmpunktaj kaj mondaj problemoj, konsiderante bazajn interesojn
de la ĉina kaj tutmondaj popoloj. La ĉinaj registaro kaj popolo
volas klopodi kune kun diverslandaj registaroj kaj popoloj
por kune alfronti defiojn, dividi bonŝancojn de la disvolvado
kaj konstrui la harmonian mondon kun longdaŭra paco kaj komuna
prospero.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|