En la kurantaj Tutlanda Popola Kongreso (TPK) 
                    kaj Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), 
                    oni unuafoje instalis "Surretan intervjuejon" kaj 
                    petis TPK-reprezentojn kaj ĈPPIK-membrojn komunikiĝi pri fokusaj 
                    problemoj kun retumantoj per interreto. 
                   Intervjuate, Zhu Shouchen, vicestro de la informa 
                    centro de TPK kaj ĈPPIK kaj sekretario de la sekretariejo 
                    de la Ĉina Ĵurnalista Asocio, diris, ke por liveri pli realan 
                    servon al vehikloj ĉinaj kaj alilandaj, krom kolektiva intervjuado, 
                    la centro unuafoje fondis "Surretan intervjuejon" 
                    kune kun la Xinhua-a Retejo sub la Xinhua-a Novaĵ-agentejo, 
                    la Popola Retejo sub la Popola Ĵurnalo kaj aliaj ĉ. 10 retejoj 
                    kaj petis TPK-reprezentantojn kaj ĈPPIK-membrojn rekte komunikiĝi 
                    pri fokusaj problemoj kun retumantoj per interreto. 
                   La intervjuoj estas aranĝitaj laŭ la proceso 
                    de TPK kaj ĈPPIK, kaj la temoj inkluzivas de traktado de la 
                    financa krizo, politiko de makroskopa ekonomio, justica justeco 
                    ktp. Zhu Shouchen diris, ke Ĉinio nombras pli ol 300 milionojn 
                    da retumantoj, kaj tio estas la plej granda nombro en la mondo, 
                    nun la interreto ludas pli kaj pli gravan rolon.  
                    
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |