La 5-an de marto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao
diris en sia raporto pri registara laboro, ke oni devas daŭre
intensigi la laboron de energio-ŝparado kaj ekologia medioprotektado.
Wen diris, ke oni devas intensigi energio-ŝparadon
ĉefe en kampoj de industrioj, trafikoj kaj konstruado, daŭre
akceli konstruadon de energio-ŝparaj programoj, energie disvolvi
cirkulan ekonomion kaj purajn energiojn, aktive disvolvi nuklean
elektron, ventan elektron kaj sun-energian elektron kaj akceli
industriigon de la teknologioj pri karbo-purigo.
Wen emfazis, ke oni devas daŭre intensigi preventadon
de poluado de gravaj riveroj kaj regionoj, bridigon de dezertiĝo,
konstruon de protektaj forstoj, protektadon de naturaj arbaroj,
bremson de sabloventa fonto proksime de Pekino kaj Tianjin.
Krom tio oni devas ankaŭ realigi la projekton por trakti klimatan
ŝanĝiĝon.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|