La 5-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao
faris raporton pri registara laboro en la dua sesio de la
11-a Tutlanda Popola Kongreso. En la raporto li traktis la
malfacilojn kaj defiojn de la ĉina ekonomio.
Wen diris, ke konfirmante la atingojn, ni devas
klare vidi, ke nun ni alfrontas senprecedence grandajn malfacilojn
kaj defiojn:
Unue, la internacia financa krizo daŭre disvastiĝas
kaj ankoraŭ ne atingis valfundon. La postulado de la internacia
merkato malkreskas, tutmonda deflacio evidentiĝas, komerca
protektismo releviĝas, ekstera ekonomia cirkonstanco severiĝas,
kaj necertaj faktoroj multiĝas.
Due, malhelpate de la internacia financa krizo,
malrapidiĝo de ekonomia kresko fariĝis ĉefa problemo influanta
la tutan situacion. Iuj industrioj superproduktas, iuj entreprenoj
sin vivtenas malfacile, dungiĝado malfacilas, faktoroj de
malpliiĝo de financaj enspezoj kaj pliiĝo de ties elspezoj
multiĝas, stabile disvolviĝas agrikulturo sed malfacilas daǔra
kresko de la kamparanaj enspezoj.
Trie, kontraǔdiroj en sistemoj kaj strukturoj,
kiuj longe malhelpas sanan disvolviĝon de nia ekonomio, ankoraǔ
restas kaj iuj el ili estas eĉ elstaraj. La postulado pri
konsumo ne sufiĉas, la tria industrio disvolviĝas malrapide,
kapablo de novkreivado ne sufiĉas, konsumo de energioj kaj
riĉfontoj estas multa, medipoluo estas serioza, kaj la diferenco
de disvolviĝo inter urboj kaj vilaĝoj kaj tiu inter malsamaj
regionoj grandiĝas plu.
Kvare, problemoj rekte koncernaj la fundamentajn
interesojn de la popolo ne plene solviĝis, kaj en la socia
garantio, edukado, kuracado, distribuado de enspezoj, publika
sekureco kaj aliaj kampoj restas nemalmultaj problemoj urĝe
solvendaj.
Kvine, merkata ordo estas nenorma, merkata kontrolado
kaj leĝplenumado ne efike efektivigataj, kaj la socia sistemo
de honesteco kaj konfideco ne perfekta. Eventoj koncernaj
al manĝaĵa sekureco kaj gravaj akcidentoj en laborado ofte
aperas kaj alportas grandan perdon al la vivoj kaj havaĵoj
de popolamasoj. Ili donis al ni profundajn lecionojn.
Li diris, ke ni devas havi klaran konon pri la
severeco kaj komplikeco de la internacia kaj enlanda ekonomia
situacio, altigi nian konscion pri krizo kaj maltrankvilo,
plene utiligi favorajn kondiĉojn, pozitive respondi al diversaj
defioj kaj bone plenumi ĉiujn laborojn, kaj neniam perfidos
atendon kaj konfidon de la popolo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|