Manĝaĵa sekureco estas unu el la multe atentataj
problemoj en la ĉi-jaraj du sesioj. Kiel sekurigi la manĝaĵ-produkton?
Xu Juyun, TPK-reprezentanto kaj fama kuiristo de Hunan-gustaj
pladoj, proponis, ke oni devas severe kontroli krudajn materialojn
de manĝaĵoj, kuiradon kaj levi la sekurecan konscion.
Xu opiniis, ke Unue, oni devas atenti la krudajn
materialojn de manĝaĵoj, precipe la viandon, preventi enmerkatiĝon
de dombestoj kaj kortobirdoj trafitaj de epidemio por garantii
manĝaĵ-sekurecon de popolanoj; samtempe koncernaj registaraj
departementoj devas ellabori normojn pri kontrolado por ke
nur la kvalifikitaj manĝaĵoj povu esti vendataj.
Due, oni devas atenti la kuirejan purecon. Manĝaĵa
pureco strikte rilatas al ĉiuj en la socio. Ĉiuj familioj
kaj restoracioj devas multe atenti tiun problemon. Por manĝaĵ-industrio
la plej grava estas kuireja ekipaĵoj kaj faka administrado.
Trie, oni devas intensigi higienan konscion de
restoraciaj laborantoj. Kuiristoj devas garantii manĝaĵan
purecon, teni nekuiritajn kaj kuiritajn manĝaĵojn en malsamaj
ujoj, kaj ludigi la rolon de fridujoj kaj sterilizaj ŝrankoj.
Xu diris ankaŭ, ke se oni ne povus fundamente
solvi la problemojn, la popolanoj probable maltrankvilus ĉiutage
pro la sekureco de manĝaĵoj kaj ilia vivkvalito malaltiĝus;
tial la manĝaĵsekureco ne estas bagatelo, sed grava afero
koncerna al la vivkvalito kaj popola sano.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|