La sesioj de TPK kaj ĈPPIK de 2009 estas nur 
                    regulaj jarkunvenoj de Ĉinio, sed pro la monda financa krizo, 
                    la ĉi-jaraj du sesioj estas multe atentataj de amaskomunikiloj 
                    ekster la ĉeftero de Ĉinio. 
                  Intervjuante amaskomunikilojn ekster la ĉeftero 
                    de Ĉinio, mi trovis, ke ili atentas serion da problemoj pri 
                    la ekonomio kaj la popola vivo, inkluzive de la nuna situacio 
                    kaj tendenco de la ĉina ekonomio, la rimedoj alprenotaj de 
                    Ĉinio kontraŭ la financa krizo, stabiligo de laborigo kaj 
                    garantio de sekureco de manĝaĵoj kaj medikamentoj.  
                  Stanislav Klangs, estro de la pekina filio de 
                    la Rusa Informa Agentejo, diris, ke la ĉi-jaraj du sesioj 
                    estas gravaj kunvenoj post celebrado de la 30-jariĝo de la 
                    reformado kaj pordo-malfermo kaj antaŭ la 60-a datreveno de 
                    la naskiĝo de la nova Ĉinio. En la pasintaj 30 jaroj, Ĉinio 
                    malfermis sian pordon al la mondo. Oni povas antaŭvidi, ke 
                    estonte Ĉinio estos pli kaj pli larĝe malfermita.  
                  "Estas multe atentataj de rusaj gazetaroj 
                    la rimedoj por pordo-malfermo alprenotaj de Ĉinio kaj la politikoj 
                    de ĝiaj eksteraj aferoj, precipe ĝiaj rilatoj kun Rusio kaj 
                    Usono," diris Stanislav. Krome, ankaŭ la influa grado 
                    de la monda financa krizo kaj la kontraŭrimedoj de Ĉinio estas 
                    en la intervjua plano de la agentejo. Li diris ankaŭ: "TPK 
                    kaj ĈPPIK estas grandaj kunvenoj de ĉiuj rondoj de Ĉinio. 
                    En la du sesioj, oni ne nur resumas la laboron de la lasta 
                    jaro, sed ankaŭ planas por la soci-ekonomia disvolvo de la 
                    venonta jaro. Do alilandaj amaskomunikiloj povas informiĝi 
                    multe pri ĉiuj kampoj de Ĉinio, kaj koni opiniojn pri la ĝenerale 
                    atentataj problemoj de ĉinaj ŝtatoficistoj, specialistoj kaj 
                    ordinaraj popolanoj." 
                   Estas la 5-a fojo por Evgeni Solovjov, estro 
                    de la pekina filio de la ĵurnalo Rusio, ĵurnalo de la rusa 
                    registaro, fari raporton pri TPK kaj ĈPPIK en la kuranta jaro. 
                    Li diris: "La rimedoj pri laborigo estas grava punkto 
                    atentataj de mia ĵurnalo. Mi volas scii la rimedojn alprenotajn 
                    de la ĉina registaro por garantii la vivon de senlaboruloj 
                    kaj por helpi ilin en akiro de nova laboro. Krome, mi zorgas 
                    ankaŭ pri la ekonomia situacio de Ĉinio sub la monda financa 
                    krizo. En kia stato estas la ĉina eksportado? Kion oni faros 
                    por garantii la daŭran kaj stabilan kreskon de la komerca 
                    kunlaboro de Rusio kaj Ĉinio? Kia estos la perspektivo de 
                    la kunlaboro inter la du landoj sur la energia kampo? Mi deziras 
                    havi respondojn de la du sesioj." 
                   Estro de la pekina filio de la brita novaĵ-agentejo 
                    Reuters diris, ke Reuters atentas antaŭ ĉio la financan krizon 
                    kaj tibetan problemon. "Nin interesas ankaŭ la raporto 
                    de la registaro, gazetaraj konferencoj, diskutado en grupoj 
                    kaj aliaj aktivadoj." 
                   La usona "Voice of America" sendis 
                    5 raportistojn por la du sesioj (3 al Pekino kaj 2 al Hongkong). 
                    "Ni prizorgas antaŭ ĉio la financan krizon, popolan vivon, 
                    sekurecon de manĝaĵoj kaj medikamentoj kaj tibetan problemon." 
                    Iu el ili diris: "Mi mem prizorgas ankaŭ socian justecon, 
                    ĉar justeco povas redukti socian tumulton kaj grupajn akcidentojn." 
                    Tiu ĉi raportisto opinias ankaŭ, ke pli kaj pli larĝiĝis malfermiteco 
                    de la ĉina registaro al fremdlandaj gazetaroj, ne nur pri 
                    la du sesioj, sed ankaŭ pri la tibeta problemo. "Mi estas 
                    certa pri tio."  
                   Intervjuate 
                    de ĉina raportisto, estro de la ĉina filio de la Japana Brodkasta 
                    Kompanio diris: "Garantii kreskon de la ekonomio, pliigi 
                    la enlandan konsumon, solvi problemojn pri la agrikulturo, 
                    kamparanoj kaj kamparo kaj teni la sociajn stabilecon kaj 
                    sekurecon estas ĉefaj vortoj de la du sesioj de la kuranta 
                    jaro." 
                   Ankaŭ amaskomunikiloj de Hongkong, Makao kaj 
                    Taiwan-provinco estas rimarkindaj. La fokusaj temoj de iu 
                    makaa televizio estas pri ekonomio kaj la problemoj rilataj 
                    al Makao. Ĝia raportistino opinias, ke financo, laborigo, 
                    loĝejo kaj enlanda kosumo estos multe atentataj de la amaskomunikiloj. 
                   "Marte de ĉiu jaro personoj el ĉiuj rondoj 
                    de Ĉinio kolektiĝas en la Popola Halo de Pekino kaj prezentas 
                    la problemojn kuŝantajn en la rilataj kampoj por kune diskuti 
                    kaj serĉi rimedojn por ilin solvi. Tiuj kunvenoj ĝojigas ĉinojn 
                    per la printempa espero." 
                   
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |