Estas multe atentata la problemo, kiel statas 
                    la rekonstruado de Wenchuan post la tertremo. Dum la ĉi-jara 
                    TPK okazinta marte, kelkaj ĝiaj reprezentantoj el Sichuan 
                    konigis novan progreson de la rekonstruado de la provinco 
                    post la tertremo, kiam ili estis intervjuataj de ĉinaj kaj 
                    alilandaj raportistoj. Laǔ la donitaĵoj de la Ŝtata Statistika 
                    Administracio publikigitaj en la 26-a de februaro, la 8-grada 
                    tertremo okazinta en Sichuan-provinco la 12-an de majo, 2008, 
                    kaŭzis ekonomian perdon de 845.1 miliardoj da juanoj.  
                  La rekonstruado plenumiĝos je 72% ĉe la 
                    fino de 2009 
                   Ĝis la fino de februaro de la kuranta jaro jam 
                    komenciĝis 10124 gravaj projektoj post la tertremo en Sichuan, 
                    ili konsistigas 31 procentojn de la rekonstruaj taskoj. Wei 
                    Hong, reprezentanto de la popola kongreso kaj konstanta vicprovincestro 
                    de Sichuan, diris, ke Sichuan pluapaŝe akcelos la rekonstruadon 
                    kaj plenumos 72% de la rekonstruaj taskoj antaŭ la fino de 
                    la kuranta jaro. Li diris ankaŭ, ke la provinca registaro 
                    alprenos diversajn rimedojn kiel eble plej rapide plenumi 
                    dom-rekonstruadon en urboj kaj vilaĝoj. 
                  
                     
                       | 
                       | 
                     
                     
                      Guberniurbo de Beichuan 
                          ruinigita  
                          en la tertremo  | 
                      Monumento pri la 
                          tertremo antaŭ la  
                          ruino de la gubernia registaro  | 
                     
                     
                       | 
                       | 
                     
                     
                      |   La urbo Shifang 
                          rekonstruata   | 
                        Panoramo de la gubernio 
                          Beichuan  
                          laŭ projekto  | 
                     
                     
                       | 
                       | 
                     
                     
                      |   Turisma loko Jiuzhaigou 
                          ekster la plago 
                            | 
                        | 
                     
                   
                  Bonvenon al Sichuan 
                   La tertremo detruis bazajn instalaĵojn kaj pejzaĝojn 
                    de 361 turismaj lokoj en Sichuan kaj aron da gravaj pasejaj 
                    instalaĵoj estis detruitaj. Sed post la tertremo, Sichuan-provinco 
                    faras plenenergian rekonstruadon de turismaj instalaĵoj kaj 
                    fermis kelkajn turismajn lokojn kun kaŝitaj danĝeroj. Liu 
                    Jie, direktoro de la Komisiono por Disvolvo kaj Reformado 
                    de Sichuan-provinco, diris, ke la turismaj lokoj plejparte 
                    reakceptis turistojn. Wei Hong diris, ke malgraŭ la tertremo, 
                    la bazo de pejzaĝoj de Sihuan restas tre bona. Sichuan estas 
                    bela kiel antaŭe kaj ĝi kun etenditaj brakoj atendas vizitantojn 
                    el la tuta mondo. 
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |