La ĝisdata surreta enketo montras, ke kontraǔkorupteco 
                    kaj enspezo estas la plej atentataj problemoj de ĉinaj retumantoj 
                    koncerne la duan sesion de la Tutlanda Popola Kongreso kaj 
                    tiun de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. 
                  La du sesioj okazos komence de marto en Pekino. 
                    La Ĉina Novaĵ-Retejo kolektas opiniojn de popolanoj pri la 
                    du sesioj. Ĝis la 25-a de februaro 48431 retumantoj estis 
                    enketitaj. La rezulto montras, ke 75.5% de la enketitoj zorgas 
                    pri kontraǔkorupteco kaj 69.1% -- pri enspezo.  
                  La dek plej atentataj problemoj laŭvice estas 
                    kontraǔkorupteco, enspezo, kultura konstruado, edukado, prezo 
                    de domoj, socia garantio, reformado de medicina servo, bilomerkato, 
                    la rilatoj ambaŭflanke de la taiwan-a markolo kaj harmonia 
                    diplomatio. 
                  Komento diras, ke 2008 estas la jaro de surreta 
                    kontrolado en Ĉinio. En 2009 ĉinaj retumantoj per specifa 
                    rimedo partoprenas politikajn aferojn de Ĉinio. 
                  
                    
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |