De
oktobro 2008 pro manko de pluvo trosekeco aperas malsamgrade
en la norda kaj nordokcidenta partoj kaj la baseno de la Flava
Rivero kaj tiu de Huaihe-rivero de Ĉinio, kaj tiu en Henan-provinco
estas tre serioza. Laŭ la ĝisdata statistiko en Henan-provinco
la areo suferanta de trosekeco atingis 3 milinojn da hektaroj,
kaj sur 33 mil hektaroj tritiko iagrade velkis.
En la 2-a Sesio de la 10-a Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco de Henan-provinco okazinta lastatempe, Niu Yuguo,
membro de tiu konferenco kaj estro de la Riverafera Buroo
de la Flava Rivero en Henan-provinco, faris mocion "Rapidigi
konstruadon de bazaj akvoutiligaj instalaĵoj en la irigaciata
regiono kaj starigi longatempan sistemon kontraŭ trosekeco".
Henan-provinco estas grava grena bazo de Ĉinio.
Manko de akvo estas granda problemo de grenproduktado de tiu
provinco.
Niu
Yuguo diris, ke irigacio estas la aorto de agrikultura produktado.
Konstruo de akvoutiligaj instalaĵoj por agroj estas nemankigebla
por agrikultura disvolviĝo kaj kamparana bonhaviĝo. Kiel granda
agrikultura provinco, Henan devas ĉiamaniere plialtigi la
sintezan agrikulturan produktivecon, kiel eble plej rapide
ŝanĝi la malfortan situacion de bazaj akvoutiligaj instalaĵoj
kaj konstrui longatempan sistemon kontraŭ trosekeco.
Niu Yuguo proponis pliigi investon de akvoutiligaj
instalaĵoj kaj agroplibonigo por realigi daŭrigeblan disvolvon;
plibonigi akvoutiligajn instalaĵojn ĉe la Flava Rivero por
havigi al la loko altan grenan produktivecon kaj samtempe
doni sufiĉan atenton sur akvoŝparado kun la celo efektivigi
efikan administradon de la akvo el la Flava Rivero.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|