 Tri
retejoj prezentis opiniojn de retumantoj en la unua gazetara
konferenco de la du sesioj en la Popola Halo. Tio ne nur fariĝis
fokuso atentata de enlandaj amaskomunikiloj, sed ankaŭ altiris
rigardon de eksterlandaj ĵurnalistoj. Prezento de opinioj
de retumantoj en la Popola Halo kaj la partopreno de retumantoj
pri administrado de la ŝtataj aferoj fariĝis brila punkto
de la ĉi-jaraj du sesioj.
Raportisto el japana Azia Novaĵ-Agentejo multfoje
raportis pri la du sesioj. Ĉi-jare li unuafoje vidis, ke proparolanto
de la du sesioj uzis komputilojn en gazetara konferenco. Kiam
li demandis, ĉu populariĝo de la interreto helpas antaŭenpuŝi
politikan demokration kaj kontrolon al ŝtataj oficistoj, Zhao
Qizheng, proparolanto de la dua sesio de la 11-a Ĉina Popola
Politika Interkonsiliĝa Konferenco, respondis: “Disvolvado
de la interreto povas akceli la socian progreson, helpi al
la registaro publikigi informojn kaj koni opiniojn de retumantoj,
tial ni plue disvolvos la interreton. La gazetara grupo kuraĝigas
retajn amaskomunikilojn fari surretan intervjuon.”
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|