Ĉi jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso
(TPK) prezentos rimedojn de la ĉina registaro por subteni
familiojn suferantajn de la ekonomia depresio kaj akceli konsumadon.
Usono kaj aliaj landoj alte atentas politikojn
ellaborotajn en la jarkunveno, ĉar ili esperas, ke Ĉinio mildigos
la mondan ekonomian krizon per altigo de la konsuma kapablo
de sia popolo. Ekonomikistoj diris, ke por realigi tiun ĉi
celon, la ĉina registaro devas investi pli da mono en medicina
servo, edukado kaj socia bonstatigo por ke ĉinoj kuraĝe faru
konsumadon, anstataǔ deponi monon en bankoj.
Eswar
S. Prasad, profesoro de la universitato Cornell kaj eksrespondeculo
de la ĉina sekcio de la Internacia Mona Fonduso, diris, ke
Ĉinio posedas riĉfontojn por stimuli la ekonomion kaj ŝanĝi
ĝian naviglinion; la grandioza plano publikigita de Ĉinio
pri sociaj elspezoj povos trankviligi ĉinajn konsumantojn
kaj nuligi iom da antaǔtimo alportita de la krizo.
Ekonomikistoj diris, ke pliigo de la elspezo
en socia servo ne nur helpos familiojn, kiuj perdis laboron
kaj enspezon, sed ankaǔ faras bazon por ekonomia kreskado.
Laǔ kalkulo, por starigi la socian bonstatigan sistemon favoran
al ĉiuj civitanoj Ĉinio asignos 2600 miliardojn da juanoj
en la unua periodo antaǔ la jaro 2012 kaj 5740 miliardojn
antaǔ 2020.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|