La 3-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la dua
sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Konferenco. Pro la monda financa krizo, fremdlandaj
amaskomunikiloj multe raportis tiun ĉi konferencon, precipe
la rimedojn alprenotajn de Ĉinio por akceli la nacian ekonomion
kaj socian stabilecon.
La 3-an de marto la Usona Asociita Gazetaro raportis,
ke tio estas la unuafoja TPK kaj ĈPPIK post eksplodo de la
monda financa krizo en la pasinta jaro, la rimedoj publikigotaj
por akceli kreskadon de la ĉina ekonomio estas vaste atentataj.
La konferenco varme diskutos pri laborigo, socia garantio,
edukado, mediprotektado ktp.
La brita novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke
ekonomio kaj garantio de socia stabileco estas ĉefa temo de
TPK kaj ĈPPIK. Ĝi citis vortojn de ĈPPIK-prezidanto Jia Qinglin,
ke alfronte al komplika kaj serioza situacio de ekonomio,
oni devas "penadi por akceli plibonigon de la popola
vivo, harmonion kaj stabilecon de la socio."
Franca novaĵ-agentejo raportis, ke TPK kaj ĈPPIK
celos realigon de la plano kun la sumo de 4 mil miliardoj
da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) por akceli la ekonomian
kreskadon kaj socian stabilecon.
Japana amaskomunikilo Kyodo News raportis, ke
2009 estas la 60-a datreveno de la fondiĝo de la nova Ĉinio,
en tiu ĉi jaro tenado de ekonomia kreskado kaj socia stabileco
estas grava celo de Ĉinio. ĈPPIK-prezidanto Jia Qinglin emfazis
en la inaŭguro de la 2-a sesio de la 11-a ĈPPIK, ke Ĉinio
devas daŭrigi stabilan kaj rapidan kreskadon de ekonomio.
La ĵurnalo de Japana Ekonimia Novaĵo raportis
en la 2-a de marto, ke malhelpate de la monda financa krizo,
ekonomia politiko fariĝos la plej grava temo de TPK kaj ĈPPIK,
ankaŭ traktado de la rilatoj inter rapida kresko de ekonomio
kaj reĝustigo de industria strukturo estas urĝa afero. "Plibonigo
de la popola vivo" kaj "akcelado de la socia harmonio"
fariĝos ĉefaj vortoj de TPK kaj ĈPPIK, kaj la du sesioj publikigos
rimedojn por altigi enspezon de kamparanoj.
La retejo de "Wall Street Ĵurnalo"
en la ĉina lingvo malfermis rubikon "TPK kaj ĈPPIK".
La retejo raportis en la 2-a de marto, ke laŭ antaŭvido, TPK
kaj ĈPPIK aprobos kelkajn strukturajn rimedojn koncernantajn
la popolan vivon, ekzemple, reformado de la kuraca sistemo,
leĝo pri sekureco de manĝaĵoj kaj pliigo de mon-asigno por
la baza soci-garantia sistemo. "Pli kaj pli klara estos
kiel la ĉina registaro efektivigos la publikigitajn politikojn
por stimuli la financon, inkluzive de la investa plano kun
la totala sumo de 4 mil miliardoj da juanoj."
Rusa semajna gazeto "Specialistoj"
raportis en la 2-an de marto, ke la konferenco refoje asertas
pri la celo de ekonomia kresko en 2009, kaj oni faros multon
por solvi la problemon de laborigo. Tio estas signalo por
la ĉina popolo, ke ĉinaj ŝtataj gvidantoj estas fidoplenaj
por plenumi sian planon.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|