Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en la laborraporto 
                    de la registaro, ke en la lasta jaro la reformado de medicina 
                    sistemo estis stabile farata. Al la nova koopera kuracado 
                    en la kamparo aliĝis 814 milionoj da homoj, kiuj konsistigas 
                    91.5% de la ĉinaj kamparanoj. 
                   Wen diris, ke la nombro de urboj, en kiuj oni 
                    provas la asekuron de baza kuracado, kreskis de 88 en la pasinta 
                    jaro ĝis 317, kaj la nombro de la asekuraliĝintoj pliiĝis 
                    je 73.59 milionoj kaj la totala nombro de asekuraliĝintoj 
                    atingis 117 milionojn. Konstruado de la sistemo de la sanitara 
                    servo en urbaj loĝkvartaloj multe progresas. La sistemo “premii 
                    kaj helpi familiojn en la kamparo, kiuj bone observis la politikon 
                    de naskolimigo” kaj la projekto “malmulte naski infanojn por 
                    rapida bonhaviĝo” estas praktikitaj en pli multe da lokoj. 
                  
                  
                    
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |