Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en la raporto
pri registara laboro, ke en la pasinta jaro la ĉina registaro
faris tutecan planadon pri disvolvo de la ekonomia socio kaj
donis grandan atenton al socia konstruado ĉefe por plibonigi
la popolan vivon.
Wen konigis, ke estis klare substrekitaj la dungado
kaj socia garantio. Oni plibonigis la politikon de dungado,
nova entreprenado kaj efektivigis la sistemon pri minimuma
salajro. Diversaj sociaj asekuroj servas al pli da homoj kaj
la nombro de urbaj laboruloj aliĝintaj al la baza asekuro
por emeritoj kaj tiu por kuracado pliiĝis je 17.53 milionoj
kaj 20.28 milionoj da homoj respektive. La nombro de aliĝintoj
al asekuroj por senlaboreco, laborakcidento kaj nasko kreskas
plu. La pokapa monata pensio de entreprenaj emeritoj pliiĝis
je 110 juanoj.
Komenciĝis provo de la reformado pri la baza
asekuro por emeritoj en registaraj institucioj. La registaro
nun esploras la novan socian asekuran sistemon por maljunaj
kamparanoj kaj stabile iras la laboro pri socia garantio por
migraj laboristoj kaj kamparanoj, kiuj perdis sian agron.
Ĉiuflanke plifortiĝis la sistemo pri la minimuma vivtenado
de urbanoj kaj vilaĝanoj, kaj 66.19 milionoj da homoj ricevis
tiun helpon. Altiĝis la subvencio por malriĉaj salajruloj
kaj studentoj. Grandskale altiĝis monhelpo al militistaj invalidoj,
familioj de militistoj kaj revoluciaj martiroj. Fortiĝis konstruado
de loĝdomoj kaj rekonstruado de kabanoj. La malfaciloj de
malalt-salajruloj en loĝado iagrade mildiĝis. Estas solvita
la problemo pri trinkakvo de 48 milionoj da kamparanoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|