 53-jara
Xu Erqi estas teknikisto de la malnova ŝuo-butiko Neiliansheng
en Pekino. Li eklaboris tie marte de 1972, fininte sian lernadon
en mezlernejo. Nun li estas veterana metiisto de ŝufarado
en la butiko kaj liaj kolegoj traktas lin ĉian kun granda
respekto.
La laboro de majstro Xu estas kudri
ŝuo-dorson al la plandumo. Tio estas unu el la pli ol 90 teknikaj
procezoj tradiciaj de ŝuofarado en la butiko. La laboro ŝajnas
simpla, tamen postulas tre delikatan lertecon. En la tuta
procezo teknikisto devas striktigi ŝuformilon, por ke la ŝudorso
estu ebena kaj konvena; la kudreroj devas esti bonorde faritaj
kaj la ŝudorso -- ŝvelronda kaj kompakte ligita kun la plandumo.
“Komence de mia metilernado ĉiutage
mi ekzercis min per fundamenta ekzerciteco dum la ok-hora
laboro. Mia motivo estis simpla, ke mi laboru diligente kaj
honeste en la butiko anstataŭ iri al kamparo por terkulturado.”
Xu rememoris.
Krom lernado de mastroj, li eltrovis
serion da metodoj por altigi rezulton de la laboro. Ekzemple
li proponis fari alenon kurba kaj plata por faciligi la kudradon.
Post du-jara lernado li kaj aliaj pli ol 80 metilernantoj
fariĝis oficialaj laboristoj de la butiko.
De depresio al reprosperiĝo
Komence de la reformado kaj pordo-malfermo
en 1978 plejparto de la entreprenoj prosperiĝis, sed tiuj
de manfarado de tolaj ŝuoj depresiiĝis pro furoro de ledaj
ŝuoj.
“Ledaj ŝuoj estas faritaj per maŝinoj,
dum niaj tolaj -- per la manoj. Ĉiutage mi povas fari nur
du parojn, kaj ni tute ne povas konkurenci kun fabrikoj de
ledaj ŝuoj,” diris Xu.
Vizaĝe al tia situacio multaj liaj
kolegoj aliĝis al fabrikoj de ledaj ŝuoj. Tiam juna Xu estis
ege maltrankvila pro sia estonteco.
Sed fine li restis en la butiko pro
tio, ke li amas tiun ĉi metion kaj plie lia edzino laboras
en la sama butiko. En 1985, la 30-jara Xu edziĝis al sia kolegino
je 4 jaroj pli juna ol li.
Meze de la 90-aj jaroj de la 20-a
jarcento reprosperiĝis fabrikoj de tolaj ŝuoj. Xu daŭre laboris
sur sia posteno kaj ekhavis metilernantojn. Lia monata salajro
altiĝis de 17.08 juanoj al pli ol 700 juanoj. En la plej prospera
periodo iuj samprofesiuloj volis venigi lin al sia entrepreno,
kie oni povas ricevi pli altan laborpagon.
Nun nur du el liaj kunlernantoj daŭre
laboras en la butiko. Xu diris, “Mi preferas la metion, por
kiu mi laboris multajn jarojn ĉi tie kun profunda amo. Ĉi
tie estas bona labormedio, mi kaj miaj kolegoj laboras en
ĝojo kaj harmonio.”
Nova travivaĵo de la veterana
ŝuisto
En 2001 la ŝuo-butiko Neiliansheng,
fondita en 1853 kiel metiejo de ŝuo-manfarado speciale por
oficistoj kaj korteganoj de la dinastio Qing kaj parencoj
de imperiestro, faris al si restrukturadon de la akcia sistemo.
La butikon anstataŭis la kompanio kun limigita respondeco,
kaj pli ol cent laboristoj fariĝis ĝiaj akciuloj.
“Tiam ni ne sciis, kio estas akcia
sistemo, tamen ni zorgis nur pri laborpago pliigita en la
jarfino.” La ideo de Xu estis simpla kaj honesta, tamen montras
deziron de la laboristoj.
Li diris, ke post kelkaj jaroj evidentiĝis
la efikeco de la restrukturado; la salajro altiĝis al pli
ol 2 mil juanoj monate, kaj oni ricevis kromsalajron kaj ĉiutagajn
bezonaĵojn okaze de la novjaro aŭ festoj kaj ankaŭ dividenton
ĉe la jarfino. Krome, pluraj ŝanĝiĝoj de la butiko tre favoris
la laboristojn, ekzemple nun la butiko klimatizis ĉiujn laborejojn,
disdonas kompletojn da laborvestoj ĉiujare kaj liveras nutroriĉajn
tagmanĝojn; la tieaj laboristoj rajtas doni al la kompanio
opiniojn aŭ proponojn pere de diversaj kanaloj.
Same kiel aliaj malnovaj firmaoj,
Neiliansheng alfrontis la problemon kiel heredigi la tradiciajn
teknologiojn konforme al la merkato.
“Laŭ la tradicio de Pekino oni faris
la plandumojn el uzitaj tolpecoj, tial la plandumoj estis
malmolaj, sed nun oni faras tion el nova tolo, tial la faritaj
ŝuoj estas pli komfortaj kaj konformas al la merkata bezono.
Antaŭ kelkaj jaroj la kompanio fondis dezajnistan grupon por
fari modajn ŝuojn kun ledaj plandumoj, tiujn el tolo kaj aliajn
novajn produktaĵojn. La ideoj estas tre bonaj, tamen ekzistas
nemalmultaj malfaciloj por efektivigo. La kerna kaŭzo kuŝas
en interkomunikado kaj kunlaboro,” Xu Erqi daŭrigis, “Ekzemple
sandaloj dezajnitaj de la grupo estas kolor-plaĉaj en moda
fasono, tamen malsame ol la kutimaj ŝuoj el tolo, la sandaloj
ne tute kovras la piedodorsojn, tial ni devas perfektigi teknologion
de la kudrado de la plandumoj por maksimume efektivigi la
dezajnadon.”
Por li la plej fierinda afero estas
fari donacon al la hejmloko. Li proponis kaj permane faris
kune kun tri kolegoj tolajn ŝuojn kun desegnoj de la Kvin
Olimpikaj Ringoj kaj emblemo de la Pekinaj Olimpikoj broditaj
sur la plandumoj omaĝe al la soleno je unu jaro antaŭ la inaŭguro
de la Olimpikoj. Parolante pri la origina intenco de la ŝuo-farado,
li diris, ke li volas fari ion por la Olimpikoj.
Post du jaroj Xu emeritiĝos, tamen
li ne maltrankvilas pri heredado de la metio, “Mi gvidas kelkajn
lernantojn junajn kaj tre lernemajn. La metion ili plue daŭrigos.
Tion mi kredas.”
Li ne havas specifan planon pri la
vivo post emeritiĝo, sed li deziras sane vivi kaj daŭrigi
sian hobion pri kulturado de floroj kaj bredado de birdoj
kaj fiŝoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|