Parolante en la nomo de la komitato
de la eksteraj aferoj de ĈPPIK en la 4-a plena kunveno de
la 2-a sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco (ĈPPIK) okazinta lastatempe, ĈPPIK-membro Chen
Haosu diris, ke Ĉinio devas plifortigi la publikan diplomation
por antaŭenpuŝi la pacan disvolvon.
Chen Haosu opiniis, ke kompare kun
evoluintaj landoj, la publika diplomatio de Ĉinio komenciĝis
malfrue, kaj al ĝi oni ankoraŭ ne donas sufiĉe da atento.
Fronte al subitaj eventoj kaj malamikaj aktivadoj, Ĉinio traktis
ilin ne ĉiam perfekte.
Li proponis, ke oni devas altigi
la konscion de la tuta socio pri la publika diplomatio kaj
ellabori strategion de la publika diplomatio de Ĉinio. En
tiu flanko Ĉinio devas modeste lerni avantaĝan ideon kaj sukcesan
sperton de aliaj landoj kaj aktive esplori novan vojon por
la publika diplomatio kun ĉinaj trajtoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|