Lastatempe Liu Xiuchen, ĈPPIK-membro
kaj ĝardenarkitekto, diris, ke post la Pekinaj Olimpikoj,
Pekino pli alte atentas konstruadon de ekologio. Li proponis
konstrui kvar "verdajn pulmojn" en antaŭurbo de
Pekino por plibonigi la ekologian medion de Pekino.
Liu Xiuchen funkciis kiel vicestro
de la Pekina Ĝardena Buroo ĉ. 17 jarojn kaj nun servas kiel
konsilanto de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj vicestro
de la Ĉina Asocio de Pejzaĝa Arkitekturo.
 Li
diris, ke unu el la kvar "verdaj pulmoj" menciitaj
estis jam finkonstruita, tio estas la Olimpika Arbara Parko
de Pekino. Nun oni devas konsideri konstrui aliajn tri parkojn
en antaŭurbo de Pekino. Ili kune kun la ĉeriveraj forstoj
en malproksima antaŭurbo de Pekino formos la grandan verdejan
sistemon en ebenaĵa regiono de Pekino.
Liu Xiuchen diris, ke konstruado
de la kvar "verdaj pulmoj" ne nur favoros al la
ekologio de Pekino, sed ankaŭ efike limigos la ekscesan ekspansion
de Pekino al antaŭurbo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|