Lastatempe Liu Rongxi, reprezentanto
de la Tutlanda Popola Kongreso kaj vilaĝ-estro de Shandong-provinco,
diris en la kunveno de TPK, ke la rimedoj alprenitaj de la
registaro favore al agrikulturo multe stimulas la kamparanojn.
Liu diris: "Garantii la daŭran
kreskon de kamparana enspezo estas multe atentata de la milionoj
da ĉinaj kamparanoj. La planita investo kun totala sumo de
4000 miliardoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) por
pliigi la enlandan konsumon, la plano pri subvencio kun totala
sumo de 40 miliardoj da juanoj al kamparanoj en ilia aĉetado
de elektraj aparatoj kaj agrikulturaj maŝinoj, pliigo de investo
de la centra financo al agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj
kaj aliaj rimedoj multe stimulas kamparanojn.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|