En la 5-a de marto Qiangba Puncog, 
                    prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, kiu ĉeestas la duan 
                    sesion de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, akceptis intervjuon 
                    kaj respondis demandojn de raportistoj pri la famo, ke pro 
                    bojkota ago de iuj homoj al festado de la Tibeta Novjaro, 
                    la registaro praktikis sieĝostaton en Lhasa kaj aliaj lokoj. 
                    Li diris, ke sieĝostato neniam aperis dum la ferioj de la 
                    Tibeta Novjaro en Tibeto. 
                   Kiam raportisto demandis, ke la 
                    kliko de Dalai-lamao agitis tibetanojn, ke ili ne festu la 
                    ĉi-jaran Novjaron laŭ la tibeta kalendaro, Qiangba Puncog 
                    respondis, ke nun la tibeta popolo vivas bone, kaj la tuta 
                    regiono estas regata de paco, trankvilo kaj harmonio. Se iu 
                    intencus detrui la situacion, ni solvus la problemon ĉefe 
                    per la fortoj de la popol-amasoj kaj prenus necesajn kontraŭrimedojn. 
                   Demandate pri la plej urĝaj problemoj 
                    solvendaj en la nuna Tibeto, Qiangba Puncog diris, ke en la 
                    raporto pri registara laboro ĉefministro Wen Jiabao eksplikis 
                    multajn rimedojn por akceli ekonomian disvolvadon, protekti 
                    socian stabilecon, rapidigi reformadon kaj pordomalfermon, 
                    kaj plibonigi la popolan vivon. Tio estos urĝe efektivigataj 
                    ankaŭ en Tibeto. 
                     
                   
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!  
                   >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |