Intervjuate, Wan Gang, ĈPPIK-vicprezidanto 
                    kaj ministro de la Ministerio de Sciencoj kaj Teknologioj 
                    de Ĉinio, diris, ke laŭ plano Ĉinio realigos industriigon 
                    de sen-poluaĵo-ellasaj aŭtoj en la venontaj 4-6 jaroj. 
                   Wan Gang diris, ke fuelo-ŝparaj 
                    aŭtoj kaj novfuelaj aŭtoj estas fokuso de la reprosperiga 
                    plano de la aŭta industrio. 
                   Alfronte al la pli kaj pli serioza 
                    situacio de fueloj kaj premo de mediprotektado, ĉefaj aŭto-produktaj 
                    landoj opinias pasintjare, ke disvolvo de novfuelaj aŭtoj 
                    estas grava rimedo por altigi aŭto-industrian konkurecon kaj 
                    akceli daŭrigeblan disvolvon de la socia ekonomio. Laŭ konigo 
                    de Wan Gang, la ĉina registaro difinis la celon de disvolvo 
                    de sciencoj kaj teknologioj pri fuelo-ŝparaj kaj novfuelaj 
                    aŭtoj, tio postulas, ke Ĉinio realigu industriigon de aŭtoj 
                    kun malmulte da ellasaĵoj en la venontaj 6-8 jaroj. "Nun, 
                    tiu celo estas realigota laŭ la reprosperiga plano de la aŭta 
                    industrio de Ĉinio." En la venontaj 4-6 jaroj, Ĉinio 
                    realigos industriigon de la sen-poluaĵo-ellasaj aŭtoj. Kaj 
                    laŭ la nuna situacio, novaj fueloj estos uzataj en aŭtobusoj. 
                     
                   
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!  
                   >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |