En la 1980-aj jaroj, Zhang Haidi
konkeris la koron de ĉinoj per sia granda kuraĝo kontraŭ serioza
malsano. Ŝi, sidanta sur rulseĝo, fariĝis modelo de ĉinaj
junuloj.
 |
En la 13-a de novembro,
2008, Deng Pufang (maldekstre) elektiĝis kiel honora
prezidanto de la Ĉina Kriplula Federacio kaj Zhang Haidi
(dekstre) kiel ĝia prezidanto. |
Forpasis pli ol 20 jaroj, 54-jara
Zhang Haidi elektiĝis kiel prezidanto de la kvina prezidantaro
de la Ĉina Kriplula Federacio en novembro de 2008, kaj per
tio ŝi refoje vekis atenton de la socia publiko.
En la aĝo de 5 jaroj, Zhang Haidi
pro mejlo-angiomo paraplegiiĝis de brusto. Batalante kontraŭ
la malsano, ŝi memlernis lecionojn de elementa lernejo ĝis
universitato kaj lingvojn anglan, japanan, germanan kaj Esperanton.
Dum loĝado en kamparo ŝi memlernis akupunkturon kaj mokson,
riparon de radiaparato, kaj per tio senpage helpis vilaĝanojn.
En 1993, Zhang Haidi akiris filozofian
magistrecon en Jilin-universitato, Ĉinio. Poste ŝi okupiĝis
pri verkado. Ŝi verkis “Pridemando de la Vivo”, “Sonĝo sur
Rulseĝo” kaj tradukis “Kuracejo ĉe Maro”, “Murdoch--Vera Rakonto
pri Elefanto” kaj aliajn kun entute miliono da ideogramoj.
Ŝia romano “Sonĝo sur Rulseĝo” eldoniĝis ankaŭ en Japanio
kaj Koreio.
Zhang
Haidi estas membro de 10-a kaj 11-a ĈPPIK kaj konstanta komitatano
de la 12-a ĈPPIK. En la lastaj jaroj ŝi multe penis por havigi
laborŝancojn al kripluloj. Ŝi diris: “Mi esperas, ke kripluloj
versence eniros egale en la socion kaj ĝuos la vivon. Estas
malfacile por sanuloj koni animstaton de kripluloj, kiam ili
estas helpataj, tamen mi scias. Kiam mi vidis, ke iu kriplulo
kortuŝiĝis ĝislarme pro ricevo de rulseĝo, ankaŭ mi larmis.
Mi havis tian rulseĝon en mia aĝo de 20 jaroj. Antaŭe mia
rulseĝo estis ligna kaj malfacile movebla. Kiam via korpo
ne povas libere moviĝi, vi devas peti alies helpon eĉ kiam
vi volas glason da akvo. Ĝuante alies helpon, krom dankemo
oni povas havi multajn komplikajn sentojn. Mi ĝojas helpi
aliajn, sed ege ĉagrenas, kiam mi estas helpata de aliaj.
Antaŭ 12 jaroj mi elektiĝis kiel ĈPPIK-membro, de tiam mi,
kune kun aliaj ĈPPIK-membroj prezentis proponojn pri konstruado
de senbaraj trapasejoj, intensigo de kontrolado kaj administrado
de loterio por soci-bonstatigo kaj instalado de asekuro por
orfoj kaj kriplaj infanoj. En la lastaj jaroj, mi plurfoje
prezentis proponon pri permeso al kripluloj stiri aŭton. Por
persone sperti tion, mi mem prove stiris aŭton. Mi esperas,
ke kripluloj realigos sian tutan sonĝon!”
Ŝiaj proponoj ricevis grandan atenton
de ĈPPIK-membroj kaj estis subtenataj de kripluloj.
Zhang Haidi en interreto havas sian
blogon, kies vizitantoj atingis 7.9 milionojn.
Ĉe sia prezidantiĝo de la federacio,
Zhang Haidi diris, ke ŝi ne vanigos esperon de la 80 milionoj
da kripluloj. En la sekvantaj 5 jaroj ŝi klopodos por fundamente
solvi problemon pri bazaj vivkondiĉoj de kripluloj, iliaj
ĝenerala resanigo kaj fizika ekzercado. Ŝi penados por ke
80% de la kriplaj lernoaĝaj infanoj vizitu lernejon, 80% de
la kripluloj havu laborpostenon kaj vaste partoprenu en la
socia vivo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|